Gedo (somale Geedo) estas administra regiono (gobolka) iam parto de la historia Supra Juba Regiono, Somalio. La regiona ĉefurbo estas Garbahaarreey. Gedo estas regiono kreita en la 1980-aj jaroj kaj limas kun Ogaden en Etiopio, la Nordorienta Provinco en Kenjo, kaj la somaliaj regionoj de Bakool, Bay, Jubbada Dhexe (Meza Juba), kaj Jubbada Hoose (Malsupra Juba) sudorienten. La sudaj partoj de Gedo, okcidente de la rivero Juba, estis iam parto de la malnova regiono de la Brita Imperio nome Transjuba dum duono de la sepdek jaroj de la kolonia epoko en Afriko el 1890 al 1960. Britio kaj Italio luktis dufoje en tiu areo de la Korno de Afriko. La populacio de la regiono de Gedo eksplodis en la lastaj dudek jaroj atingante ĉirkaŭ unu milionon en fruaj 1990-aj jaroj post la komenco de la enlanda milito kiu disvolviĝis ĉirkaŭ Mogadiŝo.

Gedo
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

Koordinatoj2° N, 41° O (mapo)2.438055555555641.484166666667Koordinatoj: 2° N, 41° O (mapo)
ĈefurboGarbahaarreey
- koordinatoj2° N, 41° O (mapo)2.438055555555641.484166666667Koordinatoj: 2° N, 41° O (mapo) [+]
Areo85 389 km² (8 538 900 ha) [+]

HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2SO-GE

Gedo (Tero)
Gedo (Tero)
Regiono Gedo en Somalio

Gedo (Somalio)
Gedo (Somalio)
DEC

Map
Gedo
Vikimedia Komunejo:  Gedo Region [+]
vdr

PLej parto de la novalvenintoj al la regiono, subite foriris kaj resetlis en diversaj partoj de la mondo. Tiu migrado faris el Buuloxaawo la duan plejn grandan distrikton en Gedo. Luuq estis iam la dua plej granda urbo kaj distrikto post Bardera. Samtempe la distrikto Buuloxaawo estis la plej granda urbo kaj distrikto en la regiono.

Dum la 1990-aj jaroj en norda Gedo redakti

La populacio en Beled Haawo altiĝis ĝis 200 000. Tio okazis en la fruaj 1990-aj jaroj, kiam granda nombro de mogadiŝanoj setliĝis en Beled Haawo, pro ties kosmopoliteco kaj proksimeco al la landlimo kun Kenjo. Ankaŭ tiam okazis la eko de la islamisma movado al-Itihaad al-Islamiya (AIAI) de Mohamed Haji Yussuf, konata gedano. Pro tio krom la ĝenerala somalia situacio de malstabileco en tiu regiono okazis komplikaĵoj, ĉar Etiopio akuzis la AIAI pro helpo al la Nacia Liberiga Fronto de Ogadeno (ONLF) kio kaŭzis etiopian invadon de Gedo en 1996 kaj sekvajn konfliktojn inter klanoj ĉu etiopiemaj ĉu kontraŭaj. Post kelkaj jaroj de konfliktoj en la regiono en 2004 okazis pacokonferenco en Garbahaarreey. De tie eliris liberaj balotadoj kaj de tiam la regiono de Gedo estas unu el la plej pacaj lokoj en Somalio kaj la politikaj reprezentantoj estas elektitaj demokratie.

Distriktoj de Gedo redakti

La regiono de Gedo enhavas sep distriktojn:

  1. Baardheere
  2. Buurdhuubo
  3. Buuloxaawo
  4. Ceelwaaq
  5. Doolow
  6. Garbahaarreey
  7. Luuq

La regiona ĉefurbo estas Garbahaarreey. Plej gravaj riveroj en la regiono inkludas tiujn de Dawa kaj Juba. Dawa fluas ĉe la landlimo inter Etiopio kaj la regiono de Gedo.

La urbo Doolow estas ĉe Dawa. La rivero Juba venas el Doolow, ĝuste norde de la distrikto Luuq, poste fluas al Buurdhuubo, Bardera, poste al Bu'aale kaj Jilib de Meza Juba regiono, ĝis ties enfluo en la Hinda Oceano ĉe Goobweyn. Estas klara kaj konstanta separo inter la du koloroj kiam la ruĝa rivero enfluas en la bluaj oceanaj akvoj.

Bardera kaj Beled Haawo redakti

La plej loĝataj urboj en Gedo estas Bardera kaj Beled Haawo. Beled Haawo estas la komerca enireo de la regiono, dum Bardera estas la manĝofonto de la regiono. Agrikulturaj produktoj el la fruktodonaj teroj de Bardera, kio inkludas tiujn de maizo, terpomoj, sorgo, tabako, cepoj, sezamo, kaj fruktoj kiel la papajo, la mangifero, akvomelonoj kaj bananoj estas enŝipitaj al multaj diversaj partoj de la lando.

Populacio redakti

Ĉirkaŭ 1994 laŭ informo de Unuiĝintaj Nacioj, la ĉirkaŭkalkulita populacio de Gedo estis 690 000.[1] Pro la nomada kutimaro de la loĝantaro kaj ties movoj tiuj nombroj povas plialtiĝi aŭ inverse dum jaroj. Grandaj urboj kiel Bardera, Beled Hawo kaj Luuq havas similajn populaciojn; plej parto de la urbaj loĝantoj loĝa en tiuj urboj plus la areo de la regiona ĉefurbo Garbahaarreey.

Bardera (en somala Baardheere), la plej granda urbo kaj sidejo de la plej loĝata distrikto en Gedo, urbiĝis ĝis kiam ties populacio multobliĝis 400 % ek de la rompo de la leĝo kaj ordo en la ĉefurbo, Mogadiŝo. Krom la urba populacio en Bardera, la resto de la populacio de la regiono estas paŝtistoj. En Gedo estas Universitato de Gedo kiu havas ankaŭ kampuson ĉe Beled Haawo.

Komerco en Gedo redakti

Ekonomio en Gedo dependas el du sektoroj: agrikulturo kaj brutobredado. Kreskanta tria sektoro estas servoj, ĉefe pri financoj kaj telekomunikado.

La ekonomio ĉefe dependas el brutobredado kaj farmoj sed la regiono de Gedo havas fortan interregionan kaj internacian transliman komercon kun Kenjo kaj eĉ iome kun Etiopio. Komerco inter Somalio, Kenjo kaj Etiopio permesis la regionon esti ekononomie stabila por la jaroj antaŭ la interveno de UN kaj poste. Tiu aktivado malpliiĝis pro la landa situacio, sed ankoraŭ pluiĝas.

La urbo de Beled Hawo estas la komerca alirejo al Mogadiŝo kaj partoj de Kenjo. Granda komercokvanto trapasas la limon el unu flanko al alia al- aŭ elportante varojn el kaj al la resto de Somalio.

Tiu regiono Gedo famas pro la agrikultura produktado sude. Tiu farmado koncentriĝas ĉefe en kvar urboj nome Doolow, Luuq, Buurdhuubo kaj Bardera. Dum paca epoko produktado el Bardera kutime atingis tiomnordajn teritoriojn kiom ĝis Ĝibutio en la Golfo de Adeno.

Naturo ĉe Gedo redakti

Tiu regiono havas unu el la plej varia naturo en Somalio. La zono de Dawo havas rokajn montarojn, kie troviĝas ruĝa sablo ĉie ajn kaj blankaj dunoj ĉe la valo de la rivero Juba. Estas ebenaĵoj en nordokcidenta Bardera ĉe Gelgel Prairre.

Estas grandaj kvantoj de la kvar plej popularaj somalaj brutoj tra la tuta regiono, nome kameloj, ŝafoj, kaproj kaj bovoj. Ĉefe la familio vivtenas sin per miksaĵo de kaproj kaj ŝafoj. Simile, la regiono famas pro bredado de ĉevaloj ĉefe ĉe Beled Haawo kaj Dirharra en Elwak.

Je 40 km el la regiona ĉefurbo, Garbahaarreey, al Beled Haawo, estas la montaro Humbaale kiu havas la plej altan pinton en la tuta regiono. La montaraj areoj de Gedo havas taŭgajn bestojn kiel safariaj animaloj el elefanto al gepardo. Ne raras aŭskulti leonojn dumnokte. Leonoj, strutoj, oriksoj, ĝirafoj, verukaproj kaj hienoj abundas en la okcidenta parto de Bardera, inter la urboj de Gerileey kaj Faafahdhuun.

La rivero Juba el Doolow al Baardheere havas grandajn riveranimalojn kiel krokodiloj kaj hipopotamoj, kiuj pigras subsune sur sablaj insuloj dum la seka sezono de la rivero.

Urboj de la regiono de Gedo redakti

Notoj redakti

  1. UNDOS (United Nations Development Office for Somalia) Regional Report: Gedo Region (PDF). Global Information Networks in Education (GINIE). Alirita la December 19 2005. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-09-22. Alirita 2009-01-25. (Noto: PDFa dokumento)

Referencoj redakti

2° 26′ 17″ N 41° 29′ 3″ O / 2.43806 °N, 41.48417 °O / 2.43806; 41.48417 (mapo)