Geistervariationen

Geistervariationen (Temo kun variacioj en E♭-maĵoro por piano; eo: Fantomovariacioj) verko sen numero 24, komponita en 1854, estas la lasta verko de Robert Schumann. „Schumann sin imagis dum tiuj tagoj ĉirkaŭata de fantomoj, kiuj prezentis al lia parte 'belegan', parte 'aĉegan' muzikon, kiuj promesis al li 'plej belegajn malkaŝojn', sed ankaŭ minacis 'ĵeti lin en la inferon', kiel notis la maltrankvila edzino“[1]

Ekesto redakti

Ĉi tiu verko estis la lasta de Schumann, antaŭ ol li estis transportata en la nervosanigejon Bonn-Endenich, kaj per tio ankaŭ lia lasta entute. Clara Schumann en sia taglibro: „[En la nokto de 17-a al 18-a de februaro] Robert ĉiam denove ellitiĝis kaj notis temon, kiun al li kantprezentis la spiritoj de Schubert kaj Mendelssohn, kaj pri kiuj li faris por mi [laŭ la notoj de Clara Schumann kaj Ruppert Becker verŝajne la 22-an/23-an de februaro] same kortuŝajn kiel animskuajn variaciojn.“[2] Dum ĉi tiu komponado li faligis sin tute subite la 27-an de februaro kaj nur duone vestita en la malvarmegan Rejnon, el kiu li estis savita kaj reportata hejmen. Post la transvivita provo de memmortigo li plulaboris pri tio. Tagon poste li finis sian laboron interrompitan tiel dramecan kaj transsendis la manskribaĵon al sia edzino, kiu jam laŭ kuracista konsilo ekloĝis kun konatino. [3]

Aribert Reimann estas certa, ke la salto de Schumann en la Rejnon okazus inter la kvara kaj kvina variacio, ĉar la lasta variacio laŭstrukture tute distingiĝas de la antaŭaj, kaj li rimarkis, ke ĉi tiu temo jam troviĝas en la violonkonĉerto de Schumann.[4]

Cititaj en jenaj verkoj redakti

  • Brahms: Op.23, variacioj pri temo de Robert Schumann, piano je 4 manoj
"Geistervariationen" estis la lasta, kio restis al Clara de Robert Schumann, dum kiam li faligis sin en la Rejnon kaj sonĝis kun fantomoj, pro kio Brahms variaciis por ŝi la fantomotemon de Schumann. [2]

Eldonoj redakti

  • Henle, Urtextausgabe, 1995, Herausgegeben von Wolf-Dieter Seiffert / Fingersatz von Klaus Schilde, ISMN 201804828, HN-482, HENLE01114

Referencoj kaj literaturo redakti

  1. Wolf-Dieter Seiffert, Vorwort zur Publikation von Thema mit Variationen von Robert Schumann, München 1995
  2. 2,0 2,1 lernzeit.de - Variationen über Variationen von Robert Schumann, Clara Wieck und Johannes Brahms
  3. Vorwort zur Henle Ausgabe von Wolf-Dieter Seiffert, München, Herbst 1995. Arkivita el la originalo je 2007-10-07. Alirita 2010-03-06.
  4. Wolfgang Burde: Reimann, Leben und Werk. Schott Musik International, Mainz 2005, ISBN 3-7957-0318-2 S.65