Gekuloj estas malgrandaj, ĉefe karnovoraj lacertoj kiuj havas ampleksan distribuadon, troveblajn en ĉiu kontinento escepte Antarkto. Apartenantaj al la subordo Gekkota, gekoj troveblas en varmaj klimatoj tra la tuta mondo. Ili gamas el 1.6 ĝis 60 cm.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gekuloj
Toke-geko Gekko gecko
Toke-geko Gekko gecko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Gekuloj Gekkota
Cuvier, 1817
Familioj

Pygopodidae
Carphodactylidae
Diplodactylidae
Eublepharidae
Sphaerodactylidae
Gekkonidae
Phyllodactylidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gekoj estas unikaj inter lacertoj pro siaj voĉoj, kiuj diferencas el specio al specio. Plej gekoj en la familio Gekedoj uzas ĉirpajn aŭ klikajn sonojn en sia socia interagado. Tokajaj gekoj (Gekko gecko) estas konataj pro siaj laŭtaj pariĝalvokoj, kaj kelkaj aliaj specioj kapablas fari prifajfajn bruojn se alarmitaj aŭ minacitaj. Ili estas la plej speci-riĉa grupo de lacertoj, kun ĉirkaŭ 1 500 diferencaj specioj tutmonde.[1] La novlatina gekko kaj de tie "geko" derivis el la indonezi-malaja gēkoq, kio estas imitaĵo de sonoj kiujn faras kelkaj specioj.[2]

Taksonoj redakti

  • Subordo Gekuloj, Gekkota
    • Familio Gekedoj, Gekkonidae
    • Familio Pigopodedoj, Pygopodidae
    • Familio Dibamedoj, Dibamidae

Notoj redakti

  1. "Search results – The Reptile Database".
  2. gecko, Arkivigite je 2021-12-26 per la retarkivo Wayback Machine n. Oxford English Dictionary dua eldono, 1989; reta versio Septembro 2011. Alirita la 29an de Oktobro 2011. Pli frua versio unuafoje publikigita en New English Dictionary, 1898.

Eksteraj ligiloj redakti