Gelasio la 1-a

papo de la katolika eklezio

Sankta Gelasio la 1-a, latine Gelasius I, naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis en 496. Li estis papo ekde 492 ĝis sia morto. Gelasio, kvankam romano, devenis el afrika familio, li estis tre amiko de papo Felikso la 3-a al kiu li sendis multajn leterojn.

Gelasio la 1-a
49-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 2-a de marto 0492 [#]
ĝis 19-a de novembro 0496 [#]
Antaŭulo Felikso la 3-a
Sekvanto Anastazio la 2-a
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
en Africa proconsularis,  Romia Imperio
Morto 21-an de novembro 496 (0496-11-21)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Gelasio debatis kun imperiestro Anastazio la 1-a pri la rilatoj inter eklezio kaj ŝtato kaj kreis la Doktrinon de ambaŭ glavoj, laŭ kiu, la eklezio kaj ŝtato estu harmoniaj, sed sendependaj. En jaro 494, per dekreto De Libris Recipiendis et Non Recipiendis, Gelasio promulgis kiuj estas la libroj de Biblio.

En 493, Ostrogotoj sub Teodoriko invadis Romon kaj disfaligis la okcidentan Romian imperion, sekve, Gelasio estis la unua papo de Mezepoko.