Gellért Belon, laŭ hungarlingve kutima nomordo Belon Gellért estis hungara katolika pastro, episkopo, seminaria instruisto.

Gellért Belon
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1911 (1911-09-24)
en Füzesabony
Morto 23-an de majo 1987 (1987-05-23) (75-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Katedralo de Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Gellért Belon[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1911 en Füzesabony, li mortis la 23-an de majo 1987 en Pécs.

Gellért Belon en Baja
Memortabulo pri Gellért Belon en Jánoshalma

Biografio redakti

Gellért Belon maturiĝis en jezuita gimnazio en Kalocsa en 1929, poste li studis teologion en seminario en Budapeŝto. Li pastriĝis en 1934 en Kalocsa, poste li komencis sian pastran karieron en Fajsz. Li doktoriĝis en la sekvanta jaro en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1935 kaj 1946 li instruis en seminario en Kalocsa, sed inter 1939–1940 li profundigis siajn ekleziajn sciojn en Romo. Li estis pastro en Sükösd (1947–1957), Baja (1957–1962), Miske (1962–1970), Jánoshalma (1970–1987). Intertempe li ricevis titolon abato en 1958, en la sekva jaro titulara episkopo, episkopo en 1982. Li pensiuliĝis en 1987, postmorte li estis entombigita en Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs. Li havis tre malbonajn rilatojn kun la komunistoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Keresztény nagykorúság – kiskorú keresztények (1953)
  • A papság misztériuma (1957)
  • Biblikus elmélkedés a rendi papságról (1973)
  • Imádkozzál! Elmélkedések gyakori imáinkról. (1983, 1984, 1988, 2004)
  • Jézus lelkülete (1984, 1988, 2005)
  • Ellesett pillanatok. Evangéliumi elmélkedések. (1986)
  • Bibliai elmélődések (kolektitaj kontribuoj, 1987)
  • Élet a halálból. A feltámadás misztériuma (1990, 2006)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Jánoshalma (1991), Sükösd (2007) kaj Baja

Fontoj redakti

Referencoj redakti