Gemünden estas urboparto (urba distrikto) de Daun en la meza parto de la regiono Vulkaneifel kaj en la distrikto Vulkaneifel en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Situo redakti

La loko situas en la valo de la rivero Lieser. Ĉ. 200 m oriente troviĝas la Gemündener Maar. La najbaraj lokoj estas en la nordo Daun, en la sudo Weiersbach kaj en la okcidento la Eifel-Ferienpark Daun. Ĉe la rando de la loko estas la strato L 46. En Gemünden la rivereto Pützbach enbuŝiĝas en la Lieser.

Historio redakti

Gemünden estis menciita en dokumento en la jaro 1345 la unuan fojon.[1]

Ĝi la fino de la 18a jarcento le loko apartenis parte al la senjorejo Kasselburg kaj parte al la princelektistejo Treviro. Tiu parto estis administrita de la Amt Daun. En la jaro 1794 francaj revoluciaj trupoj okupis la maldekstran Rejnan riverbordon dum la unua koalicia milito. De 1798 ĝis 1814 Gemünden apartenis al la kantono Daun en la departemento Saaro.

Laŭ la Viena kongreso (1815) la regiono venis al la reĝlando Prusujo, Gemünden apartenis ekde 1816 al la nova distrikto Daun en la distriktaro Treviro kaj estas administrita de la urbestrejo Daun.

Je la 1a de aprilo 1938 Gemünden perdis sian memstarecon kaj iĝis parto de la urbo Daun.

Preĝejo redakti

En la vilaĝo troviĝas la katolika Donatus-kapelo.

Asocioj redakti

  • libervola fajrobrigardo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti