Gemoterapio estas tradicia terapio, kiu deiras de la kredo, ke portado de gemaj ŝtonoj havas pozitivan efikon sur la sano. Ekzemple, grekoj pensis ke ametisto estas bona kontraŭ postebrio kaj astekoj kredas ke jado kurus malsano de hepato. Oni difinas la povon de la gemo surbaze de la koloro, kemia strukturo kaj la formo de la kristaloj. Ankaŭ ne mineralajn gemojn, kiel perlojn, oni uzas kiel amuleton kontraŭ malsano aŭ kiel resanigilon.

Oni povas uzi la gemon en tri manieroj:

  • la ĉeestado de ŝtono estas konsiderata sufiĉa por sanigo de la portanto;
  • oni metas la juvelŝtonon sur malsana parto de la korpo;
  • oni muelas la ĝemon kaj trinkas aŭ manĝas la pulvoron.

Kvankam la principo estas tre primitiva kaj kun tre malracia bazo, en multaj landoj oni ankoraŭ uzas tradician kuracilon el gemoj, ĉefe eburo kaj perlo, kaj kelkaj homoj, kiuj emas al alternativa medicino uzas kristalojn ĉefe por masaĝoj.