Genciano

Genciano [1] (Gentiana) estas genro de unu- kaj plur-jaraj herboj kun folioj sidaj, kontraŭe duopaj aŭ en elbaza rozeto, kun floroj ĝenerale bluaj, violaj aŭ flavaj, unuopaj aŭ diverse ariĝintaj (inter alie grapole, spike), kun 4-5-petaloj plejofte formantaj larĝan tubo, kaj kun unukameraj, multasemaj kapsuloj. Estas ĉirkaŭ 360 specioj el la mez- kaj mal-varmaj regionoj, precipe el altaj montaroj kaj Arkto.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Genciano
Gentiana acaulis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Gencianacoj Gentianaceae
Genro: Genciano Gentiana
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

 
Gentiana amarella
 
Gentiana pneumonanthe
 
Gentiana asclepiadea
 
Gentiana clausa
 
Gentiana septemfida
 
Printempa genciano (Gentiana verna)

Uzoj:

  • Likvoroj: En Francio oni elfaras pere de ĝia radiko likvorojn, (ĝenerale 16° alkoholaj) kies gusto samtempe miela kaj akra estas karakteriza kaj similas al neniu alia.

Proverboj kaj esprimoj:

  • Ore belas la fazano, blue belas genciano

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Vortaro de Esperanto (1911), p. 53
  2. PIV2, p. 387.

Eksteraj ligiloj redakti