Gene Tierney

usona aktoro

Gene Eliza TIERNEY (19a de Novembro, 1920 – 6a de Novembro, 1991)[1] estis usona aktorino de kino kaj teatro. Laŭdita pro sia rimarkinda beleco, ŝi establiĝis kiel ĉefa belulino de la kinetoso.[2][3]

Gene Tierney
Persona informo
Gene Tierney
Naskonomo Gene Eliza Tierney
Naskiĝo 19-an de novembro 1920 (1920-11-19)
en Broklino, Nov-Jorko,  Usono
Morto 6-an de novembro 1991 (1991-11-06) (70-jaraĝa)
en Houston,  Usono
Mortis per pulma emfizemo vd
Tombo Glenwood Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Academy of Dramatic Arts • Chase Collegiate School vd
Familio
Edz(in)o Oleg Cassini • W. Howard Lee vd
Amkunulo John F. Kennedy vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1938–1980 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Tierney famiĝis ĉefe pro sia ludado de la titolrolulino de la filmo Laura (1944), kaj estis nomumita por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludado kiel Ellen Berent Harland en Leave Her to Heaven (1945).[4]

 
Gene Tierney kaj Tyrone Power en The Razor's Edge.

Aliaj roloj de Tierney estis Martha Strable Van Cleve en Heaven Can Wait (1943), Isabel Bradley Maturin en The Razor's Edge (1946), Lucy Muir en The Ghost and Mrs. Muir (1947), Ann Sutton en Whirlpool (1949), Mary Bristol en Night and the City (1950), Maggie Carleton McNulty en The Mating Season (1950), kaj Anne Scott en The Left Hand of God (1955).

Ŝi aperis en 37 filmoj inter 1949 kaj 1964. Ŝi suferis pro diversaj sankondiĉoj, aparte pro mensaj misordoj. Kiel dumviva sekvanto de la Respublikana Partio, ŝi apogis la kandidatecojn de Richard Nixon kaj Ronald Reagan.[5]

Referencoj redakti

  1. Severo, Richard, "Gene Tierney, 70, Star of 'Laura' And 'Leave Her to Heaven', Dies", 8a de Novembro, 1991.
  2. Gene Tierney Biography. Turner Classics Movies. Alirita 20a de Aŭgusto 2018. “Tierney emerged as a leading lady of equal beauty and depth...Tierney attained a strata of celebrity that put her on par with fellow sirens Rita Hayworth, Lana Turner and Ava Gardner"”.
  3. Vogel, Michelle. (2009) Gene Tierney: A Biography. McFarland. ISBN 978-0786458325. “Called the most beautiful woman in movie history, Gene Tierney starred in a number of 1940s classics, including Laura, Leave Her to Heaven and The Ghost and Mrs. Muir.”.
  4. Self-Portrait. Tierney kaj Herskowitz (1979). Wyden Books. pp. 1, 9–10, 14, 18, 19, 21, 23, 25–26, 27, 33, 36, 38, 65–66, 91, 97, 101, 119, 131, 133, 141–42, 144, 150–51, 164–65, 192–192, 207. ISBN 0883261529
  5. "About Gene Tierney". Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine MovieActors.com. Alirita la 7an de Januaro, 2021.

Literaturo redakti

  • Cassini, Oleg (1987). In My Own Fashion: An Autobiography. Simon & Schuster. ISBN 0-671-62640-X.
  • Devillers, Marceau (1987). Gene Tierney: A Biography. Pygmalion/G.Watelel. ISBN 2-85704-230-2.
  • Mérigeau, Pascal (1987). Gene Tierney: A Biography. Paris: Edilig. ISBN 2-85601-174-8.
  • Tierney, Gene; Herskowitz, Mickey (1979). Self-Portrait. Peter Wyden. ISBN 0-88326-152-9.
  • Vogel, Michelle (2005). Gene Tierney: A Biography. McFarland & Company. ISBN 0-7864-2035-9.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti