Generacio estas la tuto de la proksimume samaĝaj homoj, vivantaj dum la sama tempospaco, kalkulata laŭ la tempo pasanta mezkvante inter la naskiĝoj de la gepatroj kaj de ties idoj.

La bildo montras kvar generaciojn de unu familio. La bebo estas en la brakoj de sia patrino, apud sia patrina avino kaj sia patrina praavino. (2008).

Ankaŭ esprimo generacio estas uzata kiel prunta termino en tekniko por disdivigi evoluon de tekniko laŭ gravaj trajtoj. Ekzemple estas vasta uzado de esprimo generacio ligite al evoluo de aviadiloj, komputiloj, procesoroj, armiloj ktp.

Intergeneracieco estas interago inter membroj de malsamaj generacioj. Sociologoj studas multajn intergeneraciajn temojn, inkluzive de egaleco, konflikto, kaj socia moviĝeblo. En individuaj kazoj, intergeneracieco rilatas al socia interagado inter individuoj de malsamaj aĝ- klasoj aŭ tavoloj. La esprimo rilatas al socia alligiteco bazita sur la aĝoklaso al kiu individuo konsideras sin aparteni kaj tiel iĝas parto de sia identeco.

Kulturaj nomoj de generacioj redakti

Demografiaj generacioj kutime havas pli ol unu nomon, kaj ilia kronologia tempo ankaŭ flekseblas - plurajn jarojn ĉiuflanke. Iuj el la subaj dividoj baziĝas sur la klasifikado en la libro "Generacioj" de Strauss kaj Howe:

  • En Usono, la alnomo La Perdita Generacio, ankaŭ konata kiel "La Generacio de 1914 en Eŭropo", priskribas batalantojn de la Unua Mondmilito, naskiĝinta en 1883–1900. La sekva generacio, generacio de la Dua Mondmilito, naskita en 1901-1924, nomiĝas G.I. Generacio.
  • La naskiĝintoj de la sekva generacio (1925-1945), kiuj atingis la Grandan Depresion en siaj formaj jaroj, estis nomataj "Trankvila Generacio". Ĉi tiu generacio estis tro juna por aliĝi al la batalado dum la Dua Mondmilito, dum multaj el iliaj prapatroj deĵoris en la unua mondmilito. La generacio naskita post la 2-a Mondmilito estas nomita la Bumeroj.
  • "Beat-Generacio" estas la kromnomo donita en Usono al naskiĝintoj de la fruaj 1950-aj jaroj, kiuj estis influitaj de la tiama postmilita stilo kaj fluo en literaturo kaj poezio.
  • La generacio de floroj, kromnomata Hipioj : Junuloj en Usono en la 1960-aj jaroj, kiuj akuzis la plenkreskulojn pri detruado de la mondo kaj tial celis ribeli kontraŭ ili. Ili predikis pacon, egalecon, amon, kanabuzon kaj psikedelajn drogojn (kiel LSD), fratecon inter homoj kaj la konservado de naturo kaj amo al ĉiuj vivantoj.
  • "Generacio X" estas la kromnomo donita en Usono al etburĝaj junuloj naskiĝintaj en la 1970-aj jaroj. Laŭ usonaj esploristoj, ĉi tiu generacio estas karakterizita per manko de ambicio kaŭzi ŝanĝon en la mondo, tendenco ribeli kontraŭ aŭtoritato kaj piedbati sociajn konvenciojn, restadi pli hejme, kaj per averaĝa konsumas 150 reklamoj tage, ĉirkaŭ 800 murdoj kaj ĉirkaŭ 100.000 perfortagoj en la amaskomunikilaro, do ĉefe la televidilo.
  • Naskiĝintoj de la 80-aj kaj 90-aj jaroj estas nomataj Generacio Y.
  • Naskiĝintoj en la 2000-aj jaroj pluen estas nomata Generacio Z.
  • La Ŝtelita Generacio: esprimo kiu priskribas la infanojn kaj de la indiĝenaj aŭstraliaj kaj de la indiĝenaj kanadoj, kiuj estis perforte prenitaj de siaj hejmoj kaj familioj fare de reprezentantoj de la blankula kolonisma registaro kaj reprezentantoj de la eklezio, dum la jaroj 1900-1972.

En teknologio redakti

La lingvaĵo de la moderna teknologio pruntas la terminon "generacio" por ilustri gravajn teknologiajn plibonigojn ene de la daŭra disvolviĝo kaj evoluo de la komercaj teknologiaĵoj. Ekzemple, en la kampo de komputado kaj ankaŭ en la kampo de ĉelaj komunikado la termino estas uzata de la kombinaĵo XG (ekzemple la tria generacio - 3G, la kvara generacio - 4G, la kvina generacio - 5G kaj simile)

Vidu ankaŭ redakti