General Plutarco Elías Calles

General Plutarco Elías Calles estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La komunumo mem troviĝas en la plej norda parto de Sonora tuj ĉe la landlimo. La ĉefurbo de la komunumo estas Sonoita. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26070.

General Plutarco Elías Calles
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 83570–83590
Kodo laŭ INEGI 26 070
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Agustín Quíroz (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 12 416
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 31°52′N 112°51′U  /  31.867°N, 112.85°U / 31.867; -112.85 (General Plutarco Elías Calles) (mapo)
Alto 400 m
Areo 4 121 km² (412 100 ha)
Horzono UTC -7
Situo de General Plutarco Elías Calles en (Meksiko)
Situo de General Plutarco Elías Calles en (Meksiko)
DMS
Situo de General Plutarco Elías Calles en
Situo de General Plutarco Elías Calles en
Situo de General Plutarco Elías Calles en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo General Plutarco Elías Calles Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 15652 loĝantojn. El tiuj estis 8104 viroj kaj 7548 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4121 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 400 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

La komunumo General Plutarco Elías Calles estas en la plej seka kaj varma parto de Meksiko, la dezerto de Altar formas grandan parton de la komunumo. Tio signifas ke la klimato estas ekstrema. En la orienta parto de la komunumo jare falas averaĝe 200 – 300 mm/m² de precipitaĵo, la centra parto havas precipitaĵon de averaĝe inter 100 kaj 200 mm/m² kaj en la plej okcidenta parto estas precipitaĵoj malpli altaj ol 100 mm/m², la plej malaltaj en Meksiko. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 7157 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 6764 scipovis legi kaj skribi kaj 382 personoj estis analfabetoj. Do 5,34 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 9759 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 156 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,6 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko redakti

La komunumestroj post 1889 estis la jenaj:

Historio redakti

La unuaj loĝantoj de la regiono estis indiĝena tribo, la tiel nomataj papagaoj. Ili vivis de la kolekto de nutraĵoj kaj ĉasado kaj migris de unu loko al alia. Kun la veno de la jezuitaj misiistoj la vivo de la indiĝenoj ŝanĝiĝis. Poste ili formis loĝunuojn ĉe la bordoj de riveroj aŭ lagoj. En Sonoytag, hodiaŭ la ĉefurbo de la komunumo Sonoita la jezuitoj formis misiejan komunumon kun la nomo "San Marcelo Sonoytag" en la jaro 1694.

Sonoita dum la historio apartenis al diversaj komunumoj. Post la revolucio ĝi apartenis al la komunumo Caborca. Per la leĝo n-ro 136 de la 9-a de julio 1952 ekestis la komunumo Puerto Peñasco, prenante partojn de la komunumo Caborca. Al tiu komunumo Sonoita apartenis ĝis 1989. En tiu jaro en aŭgusto 1989 kreiĝas la komunumo General Plutarco Elías Calles.

Eksteraj ligiloj redakti