Ĉe populacigenetiko, GenfluoGenofluo (konata ankaŭ kiel genmigrado) estas transpaso de alelojgenoj el unu populacio al alia.

Migrado el aŭ al populacio povus esti responsa pri markata ŝanĝo en alelfrekvencoj (nome proporcio de membroj portantaj precizan varianton de geno). Enmigrado povas ankaŭ rezulti en aldono de novaj genetikaj variantoj al la jam setlita genprovizo de preciza specio aŭ populacio.

Estas multaj faktoroj kiuj tuŝas la indicon de genfluo inter diversaj populacioj. Unu el plej gravaj estas movkapablo, ĉar pli granda movkapablo de individuo tendencas havigi pli grandan migrokapablon. Animaloj tendencas esti pli moveblaj ol plantoj, kvankam kaj poleno kaj semoj povas esti elportataj granddistance fare de animaloj, akvo aŭ vento.

Reteneita genfluo inter du populacioj povas ankaŭ konduki al kombinado de du genprovizoj, reduktante la genetikan variadon inter ambaŭ grupoj. Pro tio genfluo forte agas kontraŭ speciiĝo, per rekombinado de la genprovizoj de la grupoj, kaj tiele, reparante la disvolvajn diferencojn en genetika variado kiu estus enkondukinte al plena speciiĝo kaj kreado de fila specio.

Ekzemplo se specio de herbo kreskas ambaŭflanke de aŭtoŝoseo, poleno plej verŝajne trapasos ĝin el unu flanka al alia kaj inverse. Se tiu poleno kapablas fekundigi la planton kie ĝi jam ne estas kaj produktas fruktodonan posteularon, tiam la aleloj de la poleno kapablis efike moviĝi el unu populacio de unu flanko de la aŭtoŝoseo al la alia.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti