Genio

homo kun ega intelekto aŭ kreivo

Genio estas la plej alta grado de la homaj kapabloj, superega inteligentulo.

La vorto devenas tra la franca génie, el la latina genius (komence: "la kreanto"), de la greka γίγνομαι ("iĝi", poste en romia religio persona protektanta dio, talanto kaj talento). Oni uzas ĝin por personoj kun eksterordinara krea spirita potenco (ekzemple genia sciencisto, genia artisto) aŭ persono kun eksterordinaraj kapabloj pri aliaj fakoj (genia sportisto).

Laŭ romia mitologio, genio estas diaĵo, kiu zorgas pri la destino, bona aŭ malbona, de ĉiu homo

Vidu ankaŭ redakti