Gennadij Nikolajeviĉ AJGI, rusa ĉuvaŝa poeto, tradukisto, naskiĝis la 21an de aŭgusto 1934 en vilaĝo Ŝajmurzino, Ĉuvaŝio (Rusio). Lia familia nomo estis LISIN, kiun li ŝanĝis en 1969 je AJGI. La nomo, kiu originas el la ĉuvaŝa lingvo kaj proksimume signifas 'ĉi-tiea', komence estis lia plumnomo.

Gennadij Ajgi
Persona informo
Геннадий Николаевич Айхи
Naskonomo Геннадий Николаевич Лисин
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1934 (1934-08-21)
Morto 21-an de februaro 2006 (2006-02-21) (71-jaraĝa)
en Moskvo
Etno Ĉuvaŝoj vd
Lingvoj ĉuvaŝafrancarusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Subskribo Gennadij Ajgi
Familio
Gefratoj Eva Nikolaevna Lisina vd
Infanoj Alexei Gennadjewitsch Aigi vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
Aktiva dum 1949– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia frua verkaro estis en la ĉuvaŝa lingvo. La unua versolibro aperis en 1958. La versarton de Gennadij AJGI multe influis Boris Pasternak, kiu konsilis al la juna poeto ekverki en la rusa lingvo. En 1968 li eldonis antologion de poetoj de Francio en la ĉuvaŝa lingvo. Longan tempon la versoj de AJGI aperis nur eksterlande tradukitaj en multajn fremdajn lingvojn. Ekde 1987 oni komencis eldoni liajn poeziaĵojn en Rusio.

En 2000 li estis la unua nomumito de la tutrusia premio Pasternak.

Lia poezio estas modernisma kaj li konsideras siajn art-inspirintojn: Vladimir Majakovskij, Velimir Ĥlebnikov, Kazimir Maleviĉ, kiuj vekis en li la strebon 'plejeble akrigi la poezian lingvon'

Gennadij AJGI mortis en februaro 2006.