Geno

baza fizika kaj funkcia unuo de heredaĵo, konsistanta el sekvenco de bazoparoj de deoksiribonuklea acido (DNA) aŭ de ribonuklea acido (RNA) (en iuj virusoj)

Geno estas ero el genetikaj informoj transdonita de individuo al sia idaro per seksa aŭ senseksa reproduktiĝo. La plej simpla geno konsistas el acidnuklea fragmento kodanta nuran proteinon aŭ RNA (ekster alternativa splisado). La tuto de genoj de individuo nomiĝas genaro. Pli ĝenerale, la termino estas uzata rilate transdonadon kaj heredon de identigeblaj apartaj karakteroj.

Geno do estas genetika informero kiu ebligas sintezon de polipeptido. Geno karakteriziĝas laŭ sia nukleotida sinsekvo kaj estas DNA-regiono kiu kodas sinmoveblan produktaĵon (bv-u vidi ankaŭ la paĝon pri Genetika Kodo). Ĉi-produktaĵo estas ekz. proteino (kiel okazas por plejmultaj el la genoj) aŭ RNA (ekz. la genoj kiuj kodas por rRNA kaj tRNA). La ĉefa karakterizo de geno ĉiukaze estas ke la produkto moviĝas de la sintez-loko kaj agas aŭ restas aliloke.

La genoj divideblas inter:

  • Strukturaj genoj;
  • Reguligaj genoj.

Reguligaj genoj respondecas pri la formado de produktaĵoj, kiuj estas liberaj trairi aliloken en la ĉelo - la produktaĵoj nomiĝas trans-agaj faktoroj (malkiel cis-agaj elementoj). Ekzemplo de trans-agaj faktoroj estas la transskrib-faktoroj (kiuj gravas por transskribado de DNA al RNA - TAFoj, RNA-polimerazo, kaj aliaj), subpremaj proteinoj, ktp.

Vidu ankaŭ: Genetike modifitaj organismoj.

organismo Gen-kvanto bazoparoj
Planto <50000 <1011
Homo 35000 3x109
Muŝo 12000 1.6x108
Fungo 6000 1.3x107
Bakterio 500-6000 5x105-107
Mycoplasma genitalium 500 580.000
DNA viruso 10-300 5000-200.000
RNA viruso 1-25 1000-23.000
Virojdo 0-1 ~500
Priono 0 ;0


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti