Geografio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj troviĝas en Sudokcidenta Azio, randirante la Golfon de Omano kaj la Persan Golfon, inter Omano kaj Sauda Arabio; ĝi estas en strategia loko laŭ proksimeco al la Hormuza Markolo, nemalhavebla transira punkto por monda kruda petrolo.

Ĝi dividas 19-kilometran landlimon kun Kataro nordokcidente (el perspektiveo de UAE), 530-kilometran landlimon kun Sauda Arabio okcidente, sude kaj sudoriente, kaj 450-kilometran landlimon kun Omano sudoriente kaj nordoriente. La ŝtata landlimo kun Kataro en la areo de Ĥor-al-Udajdo estas fonto de daŭra disputo (fakte, ĉu ĝi eĉ dividas ŝtatan landlimon kun Kataro estas en disputo).

La suma areo de UAE estas proksimume 83 600 kvadrataj kilometroj. Ĝusta grandeco de la lando estas nekonata pro pridisputataj konfliktoj rilate al pluraj insuloj en la Persa Golfo, pro manko de preciza informo pri la grandeco de multaj el ĉi tiuj insuloj kaj ĉar plejparto de ĝiaj landaj limoj, precipe kun Sauda Arabio, restas nemarkataj. La plej granda emirlando, Abu-Dabio, enhavas 87 procentojn de la suma areo de UAE (67 340 kvadrataj kilometroj). La plej malgranda emirlando, Aĵmano, ampleksas nur 259 kvadratajn kilometrojn.

Referencoj redakti