Geomal

komunumo en Rumanio

Geomal [ĝeomal] (hungare: Diómál, germane: Nussdorf) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Aiud. En 1910 Diómál havis 975 loĝantojn (rumanoj); en 1992 483 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1282. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Alsó-Fehér. Administre ĝi apartenas al la komunumo Stremț.

Fonto redakti

Komunumoj pri Dió (=juglando) en Hungara reĝlando redakti

Diófás Diófás Diómál Diós Diós Diósad Diósberény
Diósd Diósgyőr Dióshalom Diósjenő Dióskál Dióspatak Diósviszló
Felsődiós Homokdiód Tótdiós

Eksteraj ligiloj redakti