Georg BLEIBTREU (naskiĝinta la 27-an de marto 1828 en Xanten, mortinta en la 16-a de oktobro 1892 en Charlottenburg), estis germana pentristo de armeaj kaj historiaj scenoj, krome litografo kaj dizajnisto. Li estis la patro de la literaturrecenzisto Karl Bleibtreu.

Georg Bleibtreu
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1828 (1828-03-27)
en Xanten
Morto 16-an de oktobro 1892 (1892-10-16) (64-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Luisenfriedhof III
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Infano Karl Bleibtreu
Okupo
Okupo pentristo • battle painter
vdr
Batalo ĉe Königgrätz (1866) kie malvenkis la aŭstroj

Biografio redakti

Bleibtreu estis membro de la Berlina Akademio, ricevante du orajn medalojn por siaj verkoj; li ankaŭ ricevis medalon en Vieno en 1873. Kiel multaj historiaj pentristoj de la 19-a jarcento, li studis ĉe la Duseldorfa Akademio inter 1843 kaj 1848, kaj ankaŭ kun la historia kaj armea pentristo, Theodor Hildebrandt. Li ekhavis rilatojn al la Duseldorfa Pentradoskolo En 1858 li transloĝiĝis al Berlino.

Lia reputacio estis bazita sur grandaj toloj prezentantaj la prusajn kaj germanajn armeojn en batalo, kaj li pentris multajn scenojn de la Ŝlesvig-Holstinio-Milito de 1864, la aŭstro-prusan militon de 1866, kaj la Francia-Prusian Militon. La fonlaboro al tiuj pentraĵoj estis farita batalkampe kiam la artisto akompanis la armeojn; en 1866, li estis akompananato de princo Frederiko Karlo ĝis aŭgusto kiam li revenis al Berlino kun paperaro da skizoj prenitaj ĉe la fronto. Kaj en 1870 li akompanis la tronheredanton. Post la sukcesa milito kontraŭ Danio, la prusa reĝo invitis artistojn en decembro 1864 por konkuri pri premio de 10000 talero per la pentrado de granda kanvaso reprezentanta la venkon ĉe Düppel. La premiita verko poste senditu al la Nacia Galerio en Berlino. Unu el la antaŭpostuloj estis ke la artisto konu la subjekton kaj travivis la militon. La peco de Bleibtreu estis aĉetita fare de la reĝo en 1865, kaj ĉi-lasta ankaŭ komisiis la artiston por pentri la Transirejon de Alsen.

Lia pentraĵo de la Batalo ĉe Hradec Králové prezentis la reĝon Vilhelmo sur nigra ĉevalo kun la akompanantaro; Bismarck, Moltke, Roon kaj aliaj, observas la batalon. En la malfono estas taĉmento de kaptitaj aŭstroj. Tiu stilo penetris multajn el la verkoj de Bleibtreu kie la fokuso estis sur la komandanto, kiu ofte estis membro de la germana reĝa familio, ĉirkaŭita de siaj soldatoj en batalo; tio oftis ankaŭ ĉar la pentraĵo estis komisiono de la sur la bildo porĉiamigota persono.

Baldaŭ post la fino de la milito kun Francio, li starigis studion en trankvila alo de la Kastelo de Versailles kaj komencis laboron pri du pentraĵoj: unu reprezentas la tronheredanton de Prusio ĉe Worth, kaj la alia, reĝon Vilhelmo en la Batalo de Sedan. En 1876, li elmontris du Franc-prusajn militscenojn ĉe la Reĝa Akademio en Berlino.

Lia laboro malofte vidiĝas hodiaŭ, kaj kelkaj el liaj pentraĵoj estis detruitaj en la Dua mondmilito.

Eksteraj ligiloj redakti