Georg Dietrich Leyding

Georg Dietrich Leyding (ankaŭ: Leiding, * 23-a de februaro 1664 en Bücken; † 10-a de majo 1710 en Brunsvigo) estis komponisto kaj ano de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo redakti

Leyding iris en 1679 por kvin jaroj al Brunsvigo ĉe Jakob Bölsche por muzik edukado. Poste li vojaĝis al Hamburgo kaj Lübeck, por pluedukiĝi ĉe Johann Adam Reincken kaj Dietrich Buxtehude. Mallonge poste li revenis al Brunsvigo, por anstataŭi la malsaniĝintan Bölsche. Post ties morto li iĝis orgenisto ĉe la preĝejoj St. Ulrich kaj St. Blasius, poste ankaŭ ĉe St. Magnus. Dum mallonga tempo Leyding studis ĉe Johann Theile en Wolfenbüttel kompozicion.

Verkaro redakti

De Leyding konserviĝis tri preludoj, unu variacio pri Von Gott will ich nicht lassen samkiel unu ĥoralaranĝo pri Wie schön leuchtet der Morgenstern.