Georg Elser

germana rezistulo kontraŭ naziismo

Johann Georg ELSER [jOhan gEork Elza] (naskita la 4-an de januaro 1903 en Hermaringen, mortigita la 9-an de aprilo 1945 en koncentrejo Dachau) estis germana lignaĵisto kaj rezistulo kontraŭ naziismo. Je la 8-a de novembro 1939 li faris bomban atencon al Adolf Hitler, dum unu el ties ĉiujaraj paroladoj en la gastejo Bürgerbräukeller en Munkeno. La atenco malsukcesis, ĉar Hitler foriris duonhoron pli frue ol planite kaj jam estis for, kiam la bombo eksplodis.

Dosiero:Georg Elser 2-12179.jpg
Georg Elser

La eksplodo mortigis ok homojn kaj vundis pliajn. Elser estis arestita kaj sendita al la koncentrejoj Sachsenhausen kaj Dachau, kie li vivis ĝis 1945. Kelkajn semajnojn antaŭ la liberigo de la koncentrejo oni mortigis lin laŭ persona ordono de Hitler kaj deklaris lian morton akcidento.

Ŝildo ĉe la Elser-muzeo

En la urbo Königsbronn, kie Elser vivis kiel knabo, ekzistas muzeo pri li, kiu portas lian eldiron: "Mi ja volis per mia faro malhelpi sangoverŝadon eĉ pli grandan." En Heidenheim, kie li laboris, lian nomon portas parko kun memorŝtono. En Munkeno oni nomis halan komplekson por publikaj aranĝoj laŭ Elser. Je lia 100-a naskiĝtago la Germana Poŝto eldonis memorigan poŝtmarkon.

Eksteraj ligiloj redakti