Georg Friedrich Kersting

Georg Friedrich KERSTING (n. la 31-an de oktobro 1785 - m. la 1-an de julio 1847) estis germana pentristo plej konata pro siaj pentraĵoj de la interno de variaj konstruaĵoj, laŭ la stilo Biedermeier.

Georg Friedrich Kersting
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1785 (1785-10-31)
en Güstrow
Morto 1-an de julio 1847 (1847-07-01) (61-jaraĝa)
en Meißen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Meklenburgo-Schwerin
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Embroidery woman series
Apollo with the Hours
Caspar David Friedrich in his Studio (1812)
vdr
La Eleganta Leganto (1812)

Kersting devenis de granda kaj malriĉa familio el Güstrow (Mecklenburg-Schwerin). Li estis la filo de glaciaĵisto. Li studadis arton en la progresema Reĝa Dana Akademio de Arto en Kopenhago inter 1805 kaj 1808. Li tie lernis pentradi laŭ la klareco de la tiutempa dana skolo, kaj gajnis arĝentan medalon pro siaj desegnaĵoj. Li transloĝiĝis al Pollando en 1814 por labori kiel desegnada majstro, kaj revenis al Meissen en 1818, kie li edziĝis kaj havis kvar infanojn. La saman jaron li fariĝis la ĉefartisto en manufakturo de Biedermaier-porcelenaĵoj, kaj konservis tiun postenon ĝis sia morto.