Georg Kerschensteiner

germana pedagogo kaj politikisto

Georg Michael KERSCHENSTEINER (naskiĝinta la 29-an de julio 1854 en Munkeno, mortinta samloke la 15-an de januaro 1932) estis germana pedagogo.

Georg Kerschensteiner
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1854 (1854-07-29)
en Munkeno
Morto 15-an de januaro 1932 (1932-01-15) (77-jaraĝa)
en Munkeno,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando BavarioGermana Regno
Alma mater Munkena universitato
Familio
Edz(in)o Sophie Kerschensteiner • Marie Kerschensteiner
Okupo
Okupo pedagogoverkisto • universitata instruisto • politikisto
vdr

Vivo redakti

Kerschensteiner estis estinta bazlerneja instruisto, inter 1883 kaj 1895 deĵoris li gimnazie por la fakoj de matematiko kaj fiziko, kaj inter 1895 kaj 1919 kiel magistrata konsilisto en Munkeno. En 1918 li ekprofesoris en Munkeno. Sed Kerschensteiner ankaŭ politike engaĝiĝis estante inter 1912 kaj 1918 parlamentano je Reichstag por la partio Freisinnige Volkspartei.

Kerschensteiner gravis kiel pedagogia reformisto kaj proponanto de la koncepto de Arbeitsschule, do integrigo de praktikaj ekzercoj en la tradician horartabulon. Laŭ reformpedagogia maksimo li substrekis la gravecon de apogo laŭ bezonoj de la unuopaj lernantoj. Tio estu atingita ankaŭ per plia graveco de metioj en ĉiuj lernejoj.

Honoroj redakti

 
Kerschensteiner, 1932; busto de Rudolf Belling

La grava institucio Deutsches Museum nomis por li kolegion kaj de 2001 anoj de la Fizikista Societo aljuĝas Kerschensteiner-premion al sukcesaj perantoj de fizikaj konoj. Tio okazas ĉiun duan jaron.

Verkoj (elekto) redakti

  • Die staatsbürgerliche Erziehung der deutschen Jugend (1901)
  • Grundfragen der Schulorganisation (1907)
  • Der Begriff der staatsbürgerlichen Erziehung (1910)
  • Charakterbegriff und Charaktererziehung (1912)
  • Begriff der Arbeitsschule (1912)
  • Wesen und Wert des naturwissenschaftlichen Unterrichts (1914)
  • Das Grundaxiom des Bildungsprozesses (1917)
  • Die Seele des Erziehers und das Problem der Lehrerbildung (1921)
  • Autorität und Freiheit als Bildungsgrundsätze (1924)
  • Theorie der Bildung (1926)
  • Theorie der Bildungsorganisation (1933)

Eksteraj ligiloj redakti