Georg Maximilian Sterzinsky

Georg Maximilian STERZINSKY (naskiĝis la 9-an de februaro 1936 en Warlack, Orienta Prusio, hodiaŭ Worławki (Świątki) en Pollando, mortis la 30-an de junio 2011 en Berlino) estis romkatolika episkopo, poste ĉefepiskopo, de Berlino kaj germana kardinalo.

Georg Maximilian Sterzinsky
La kardinalo berlina en 2007
La kardinalo berlina en 2007
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1936 (1936-02-09)
en Worławki, Olsztyn County
Morto 30-an de junio 2011 (2011-06-30) (75-jaraĝa)
en Berlino
Tombo St. Hedwig's Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
(Ĉef)episkopo de Berlino
episkopo
Dum 1989-1994
Antaŭulo Joachim Meisner
2-a periodo
ĉefepiskopo
Dum 1994-2011
Sekvanto Rainer Maria Woelki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Pastro redakti

Post la finstudo de filozofio kaj teologio ĉe la altlernejo porpastra de Erfurto li ricevis la ordinadon je sacerdoteco la 29-an de junio 1960 en la Katedralo de Erfurto.

Post diversaj paroĥaj funkcioj li nomumitis ĝenerala vikario en 1981 kun la aparta tasko helpi kaj prizorgi la diakonojn kaj diakoneckandidatojn, la katekistojn kaj la monaĥinojn.

Episkopo redakti

Nomumite episkopo de Berlino la 28-am de majo 1989, li estis konsekrita la 9-an de septembro. Nur mallonge post lia enoficigo okazis la falo de la Berlina murego. La 27-an de junio 1994 li iĝis ĉefepiskopo post la eklezia revalorigo de Berlino en la kuro de eklezidistrikaj novordigoj; li retiriĝis la 24-an de februaro 2011 en la aĝo de 75 jaroj.

Kardinalo redakti

Papo Johano Paŭlo la 2-a eknomis lin kardinalo la 28-an de junio 1991 kaj donis al li la titolon de kardinalpastro de la komunumo San Giuseppe all’Aurelio en Romo.

Ene de la Roma kurio li estis membro de la Kongregacio por la katolika edukado kaj de la Pontifika konsilio pri la animzorgado de migrantoj.

Eksteraj ligiloj redakti