Georg Julius Justus Sauerwein (naskiĝinta la 15-an de januaro 1831 en Hanovro, mortinta la 16-an de decembro 1904 en Christiania) estis kiel germana publicisto, lingvisto, pacifisto kaj humanisto defendanto de la minoritataj lingvoj en Germana Imperiestra Regno (malsuprasoraba, litova). Aparte li klopodis pri la norvega lingvo. Li publikigis ofte kiel GirenasPacificus.

Georg Sauerwein
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1831 (1831-01-15)
en Hanovro
Morto 15-an de decembro 1904 (1904-12-15) (73-jaraĝa)
en Christiania
Tombo Gronau vd
Lingvoj germanalitovamalsuprasorabadana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Memorigilo Georg Sauerwein
Profesio
Alia nomo Girenas vd
Okupo poeto • tradukistoĵurnalistolingvistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tomboŝtono sur la tombejo de Lehde en Gronau (Leine)

Vivresumo redakti

Sauerwein naskiĝis kiel filo de pastro en Hanovro kaj elkreskis en Gronau (Leine), ĉar lia patro en 1841 tie transprenis la postenon de Pastor primarius. En aĝo de 17 jaroj li trapasis sian abiturientan ekzamenon kaj studis poste en la Universitato de Göttingen lingvosciencon kaj teologion, sed ankaŭ vizitis prelegojn pri fiziko, ĥemio kaj botaniko. Tamen li ĉesigis la studadon post tri jaroj sen fina ekzameno kaj pasigis kelkajn jarojn en Anglio kaj Kimrio. Ĉe tio li malkovris sian lingvotalenton kaj lernis dum sia vivo pli ol 60 lingvojn kaj dialektojn.

En la aĝo de 24 jaroj li publikigis anglan-turkan vortaron. Ekde 1857 li estis privata instruisto de princino Elisabeth zu Wied, la posta reĝino de Rumanio, konata kiel verkistino sub la pseŭdonimo Carmen Sylva. Al ŝi oni diras pri li ankaŭ plurjaran sekretan amaferon.

De 1856 ĝis 1896 li okupiĝis kiel libera kunlaboranto de la Brita biblia societo kaj partoprenis multnombrajn tradukojn de la biblio en la plej diversaj lingvoj kaj dialektoj. La 29-an de majo 1873 li finfine doktoriĝis en aĝo de 42 jaroj pri filozofio (Dr. phil.) kaj magistriĝis pri liberaj artoj (M.A.). Ekde 1874 Georg Sauerwein restadis denove en Norvegio, aparte en Dovre, kaj tie subtenis la revivigon kaj novigon de la norvega lingvo.

En 1879 kaj 1881 li kandidatiĝtis kiel deputito por la Prusa parlamento kaj en 1898 por la Germana Reichstag. Pro la tiama prusa triklasa balotrajto lia baloto ne sukcesis. La 16-an de decembro 1904 Georg Sauerwein mortis en Kristiana, hodiaŭ: Oslo, Norvegio. Li estis entombigita en Gronau (Leine) sur la tombejo de Lehde apud siaj gepatroj. En la urba arkivo de Gronau troviĝas la centra Sauerwein-arkivo kaj krome estis nomita je lia honoro la Gronaua reallernejo laŭ li. En Gronau, Hanovro, Dovre, Klaipėda (Memel), Šilutė (Heydekrug) kaj Burg (Spreewald) stratoj estas nomitaj laŭ li.

Agadokampoj kaj publikigoj redakti

Pro la grandnombro da lingvoj kaj dialektoj, kiujn li regis, Georg Sauerwein validis kiel la plej granda lingvoscienculo de sia tempo.

La konfesanta pacifisto sin direktis engaĝite kontraŭ imperiismo de la imperiestra regno kaj publikigis inter alie dulingvajn poemojn en la franca okaze de la paca kongreso en 1899 en Parizo, en kiuj li admonis al paco.

Dum la tuta tempo de sia vivo li sentis sin kiel defendanto de la interesoj aparte de naciaj minoritatoj kaj por la konservado de iliaj propraj lingvoj. Li interesiĝis tute speciale krom pri la norvega, ankaŭ pri la soraba kaj litova. Lia same dulingva „Litova printempa kanto“ (Lietuvininku pavasario giesmele) estas en Litovio eĉ hodiaŭ tre populara kaj validas tie kiel dua Nacia himno. Sauerwein publikigis en 1877 kaj 1885 poemarojn en malsuprasoraba kaj en norvega lingvoj, resp. „Serbske stucki(Sorabaj versoj) kaj „Frie Viso ifraa Vigguin“ (Liberaj kantoj el la montaro).

Kiel aŭtoro de multnombraj libroj, poemoj kaj artikoloj, en kiuj li klarigis sian pozicion pri problemoj de la lingvoj de malgrandaj popoloj, pri aktualaj politikaj demandoj de sia tempo kaj pri landoj kaj homoj, al kiuj li ĉiam serĉis kontakton kaj ankaŭ ĉiam tenis, Georg Sauerwein meritas apartan respekton.

Lingvoj redakti

Krom lia politika engaĝiĝo devas esti akcentata la kapablo de Sauerwein, lerni lingvojn. Depende de biografo estas aljuĝataj al li 45 ĝis pli ol 80 lingvoj. Per analizo de la uzitaj lingvoj en la skribaĵoj de Sauerwein minimume 51 lingvoj validas kiel certigitaj. Se oni konsideras la lingvojn, kiuj estis menciitaj en liaj taglibroj kaj en lia leterinterŝanĝo, oni povas konsideri minimume 75 lingvojn.

Ĉe multaj poliglotaj personoj plej gravas la buŝa uzado de lingvoj, ĉe Sauerwein tamen la simultana plurlingveco de lia literaturo estas rimarkinda. Sauerwein uzis ekzemple en sia poliglota paclibro Les Livre des Salutations (1888) tridek lingvojn. Kiel profundaj la lingvoscioj de Sauerweins estis en la unuopaj lingvoj, povas esti nur supozata; esplorata povas esti nur la kvalito de la aktiva lingvouzo en la skribaĵoj. Ĉi tie estu esplorataj krom la literatura kvalito la duktuso kaj la gramatiko de ĉiuj skribaĵoj. Ekzakta aŭ kompleta esplorado ankoraŭ ne estas trovebla en la literaturo. La kvalito de la lingvoj de Sauerweins en formo de buŝa lingva kompetento ne plu povas esti sekvata.

La lingvoakiro ŝajnis fari al Sauerwein neniujn malfacilaĵojn, li lernis lingvon ofte en malmultaj semajnoj. Ĉe tio li preferis la „rekta“n metodon, tio estas li lernis la lingvojn prefere per senpera komunikado kun denaska parolanto.

Citaĵoj redakti

  • Gaž jaden lud swóju rĕc a narodnosć zgubjujo, ga ma wón wjeliku škodu na swójom duchu a swójej dušy. Se popolo perdas sian lingvon kaj naciecon, ĝi grave damaĝas je spirito kaj animo.“ (Sorabe)
  • Serbstwo! Ty sy tak bogate, a ty samo to njewĕš! Kiel riĉa vi estas, mia soraba popolo! Sed vi eĉ ne scias tion.“ (Sorabe)

Verkoj (elekto) redakti

Rimarko: Sauerwein publikigis esenca parton de sia skribaĵoj sub la pseŭdonimoj Girėnas kaj Pacificus

  • A Pocket Dictionary of the English and Turkish Languages. Williams & Norgate, London 1855
  • Serbske stucki. Monse, Budyšin 1877
  • Spreewälder Kaiserlied, welches die Jungfrauen-Deputation aus dem Spreewalde Ihrer Majestät der Kaiserin von Deutschland und die Königin vom Preussen und Seiner Kaiserlichen Hoheit dem Kronprinzen des Deutschen Reiches in Berlin überreichte. Schmaler, Bautzen 1878
  • Wélgi zescźonemu a lubemu Kněsoju Janoju Postoju ... na Jogo rědny 50lětny Sswěźeń. Schischeź Ssmoleréjz knigłyschischeźaŕńe, Budyschyŕe 1884
  • Frie Viso ifraa Vigguin sungje i Nørdre-Gudbrandsdalsk Dølamaal. Cammermeyer, Kristiania 1885
  • kiel Girenas: Die Littauische Frage einiger Zeitungen mit einer deutschen und littauischen Antwort. Voska, Tilsit 1888
  • kiel Girenas: Le Livre des Salutations adressées aŭ Nations Orientales et Occidentales composé pour le VIIIième Congrès des Orientalistes qui se réunira à Stockholm en 1889. Drugulin, Leipzig 1888
  • kiel Girenas: Au dernier Moment. Postscriptum du Livre des Salutations adressé au Congrès des Orientalistes. Drugulin, Leipzig 1889
  • kiel Girenas: West-östliches Stammbuch. Zu Mirza Schaffy's siebzigstem Geburtstage 22. April 1889. Drugulin, Leipzig 1889
  • kiel Girenas: Immanuel Kant und Ludwig Windthorst in Bezug auf angemessene Behandlung und angemessenen Unterricht eines fremdsprachigen Volks und die schulseitige Bekämpfung des Socialismus. Tønsbergs Bogtrykkeri, Christiania 1891
  • kiel Girenas: Ueber einige Verirrungen und Mißgriffe neuester Cultur. Ein Hülferuf zu Gunsten vieler armen Kinder und Eltern an die große deutsche Nation. Mauderode, Christiania, Omtvedt und Tilsit 1891
  • kiel Girenas: Grenzwächters Sonette über Reden und Schweigen. [Ohne Verlag], [Ohne Ort] 1893
  • kiel Girenas: Im Tode das Leben. Gedicht aus dem Trauermonat März 1864. [Ohne Verlag], [Ohne Ort] 1894
  • Ueber littauisches Volksthum und littauische Volkstracht. Culturgeschichtliches Gespräch zwischen den Herren Germanus und Lithuanus, veranlaßt durch die Minzloff'schen Littauer-Photographien und zur Erläuterung derselben. Mauderode, Tilsit 1894
  • Drei patriotische Reden aus dem schönen Jahre 1871, gehalten an Kaisers Geburtstag, am Friedensfest und beim Einzug der Krieger zu Gronau a. d. Leine. Gerstenberg, Hildesheim 1896
  • Skyrimo Draugystės Vyriausybė. Mielieji skyrėjai lietuvininkai. [Ohne Verlag], Tilsit 1898
  • From Árya to Eire, from Mánu to Man. The Queen Victoria Birth-Day Polyglot Peace Album. The Nations' Undiplomatic Concert of Languages. Polyglot Peace Album in Memory of the 80th Birth-Day of Her Majesty Queen Victoria Empress of India Jaitrigrantha. Drugulin, Leipzig 1899
  • Sprogstudier og skaldskab i fredssagens tjeneste. (Foredrag af dr. G. Sauerwein i fredsforeningen paa Nobeldagen.) Cammermeyer, Christiania 1903
  • Laetare. A Congratulation to Kymdeithas on the occasion of her first centenary as being also the most genuine missionary society, the most promising peace society and the greatest linguist in the world by Pacificus. Aktie-Trykkeriet, Kristiania 1904
  • Frido Mětšk (Hrsg.): Juro Surowin: Wšyknym by kśĕl tołmacyś. Wuběrk basnjow. Domowina, Budyšyn 1975
  • Frido Mětšk (Hrsg.): Juro Surowin: Sol zemje. Wuběrk proze. Domowina, Budyšyn 1978
  • Domas Kaunas (Hrsg.): Nemunyciai. Kaip azuols druts prie Nemunelio. Vilnius 1986, S. 99–217
  • Kito Lorenc (Hrsg.): Serbska poezija 29: Juro Surowin. Ludowe Nak. Domowina, Budyšyn 1991
  • Alfred Franzkeit und Jokubas Skliutauskas (Hrsg.): Sauerwein-Gedichte. Aus der Sammlung durch Dr. Jonas Basanavičius, 1922. Melina Verlag, Ratingen 1993
  • Korla Awgust Kocor und Georg Sauerwein (Text): Norwegische Lieder. Für Gesang und Klavier. ENA Musikverlag, Litschen 1995
  • Jan Torgeir Lindsøe (Hrsg.): Frie Viso ifraa Vigguin sungje i Nørdre-Gudbrandsdalsk Dølamaal. [Ohne Verlag], Dovre 2006

Literaturo redakti

  • Vincas Kuzmickas kaj Aleksandras Seselgis: Jurgis Zauerveinas. Medziaga bibliografijai. [Ohne Verlag], Vilnius 1975
  • Richard H. Dalitz kaj Gerald Stone: Contributions from English and Welsh Sources to the Biography of Georg Sauerwein. In: Lĕtopis. Instituta za serbski ludospyt. Reihe A, Band 31/2. Bautzen 1984, S. 182–206
  • Dr. Georg Sauerwein. 1. Internationales Sauerwein-Symposion, 8. November – 11. November 1990. Stadtarchiv, Gronau (Leine) 1990
  • Roland Marti (Hrsg): Sauerwein - Girėnas - Surowin. II. Internationales Sauerwein-Symposion 21. − 26. November 1995 Gronau (Leine), Budysin/Bautzen, Borkowy/Burg. Olms, Hildesheim (u.a.) 1996
  • Oskar Vistdal: Georg Sauerwein - europear og døl. Ein dokumentasjon. Norsk Bokreidingslag, Bergen 2000
  • Jonas Basanavičius und Domas Kaunas (Hrsg): ParengėMedega d-ro Jurgio Sauerweino biografijai (Materialien zu einer Biographie Dr. Georg Sauerweins). Valstybės Žinio, Vilnius 2001
  • Hans Masalskis: Das Sprachgenie. Georg Sauerwein. Eine Biographie. Igel-Verlag, Oldenburg 2003
  • Oskar Vistdal (Hrsg.): III. Internationales Sauerwein-Symposion in Dovre, 9. – 12. August 2000. Dovre kommune, Dovre 2003
  • Vilma Urbonaviciute (Hrsg.): Georgas Sauerweinas ir lietuviu tautos atgimimas XIX A. Pabaigoje. IV tarptautinis G. Sauerweino mokslinis simpoziumas Klaipedoje. Klaipedos Universitetas, Klaipeda 2005
  • Georg Sauerwein: Zur Biographie des hannoverschen Sprachgenies Georg Sauerwein. [Ohne Verlag], Hannover 2006
  • Domas Kaunas: Knygos kultura ir kurejas. Vilniaus universiteto leidykla, Vilnius 2009

Eksteraj ligiloj redakti