Georg SCHUBART (latinigite: Schubartus; naskiĝinta la 21-an de februaro 1650 en Heldburg, mortinta la 18-an de aŭgusto 1701 en Jena) estis germana filozofo, juristo, retorikisto kaj profesoro ĉe la Universitato de Jena.

Georg Schubart
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1650 (1650-02-21)
en Heldburg
Morto 18-an de aŭgusto 1701 (1701-08-18) (51-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • juristo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de komercanto per vinoj li frekventis Sebaldus-gimnazion kaj la gimnazion Aegidianum en Nurenbergo. Tuj poste li ekstudis en Jena, komence nur teologion.

Sub la influo de Johann Andreas Bose li ekstudis krome historion, antikvaĵojn, filozofion kaj retorikon krom diversaj lingvoj. Post du jaroj da instruado en la privata domo de la duka konsistoriostro Heidenreich (kie eblis plue okupiĝi pri jurscienco) li magistristri en 1686 post defendo de la tezo De Gothorum ortu (pri la origino de la gotoj). En 1681 li ekprofesoris en Jena pri praktika filozofio ĉe la katedro pri poezio kaj elokvenco.

Doktoriĝo jura sukcesis en 1685 per la skribo De fatis iurisprudentiae Romanae; sekve li rajtis docenti ankaŭ antaŭ la juristoj. Rifuzante vokiĝojn el Svedujo kaj Nederlando li transprenis post ties morto la prelegotaskojn de Caspar Sagittarius pri universala historio.

Inter liaj disĉiploj menciindas Nikolaus Hieronymus Gundling kaj Christian Sahme.

Verkoj (elekto) redakti

  • C. Iulius Caesar dictator perpetuus sub exemplo mutatae reipublicae descriputus et dissertatione auspicali, Weyenmaier, 1681.
  • De ludis equestribus vulgo Thurnier/Ritterspiele, Müller, Jena 1689.
  • De moribus gentium circa foedera, Hartog, Jena 1689.
  • Georgii Schubarti epistola ad amicum, cui famam Academiae Ienensis & honestam de se opinionem commendat, Bailliar, Leipzig 1697.
  • Meditatio mortis ex primo iuris obiecto, Müller, Jena 1699.

Literaturo redakti

  • Art. „Schubart, Georg“ de Richard Hoche. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 32 (1891), p. 599–600 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti