Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

George F. SLAVIN (1916-2001) estis usona verkisto kaj scenaristo ĉe kino kaj televido. Li verkis por ĉirkaŭ 300 filmoj, epizodoj kaj provepizodoj por usona televido. Li ankaŭ uzis variaĵojn de sia nomo kiel George P. Slavin aŭ simple George Slavin.

George F. Slavin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1915 (1915-11-30)
Morto 30-an de novembro 2000 (2000-11-30) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristo
vdr

Li komencis sian karieron ĉe radio dum la 1940-aj jaroj verkante scenarojn por radioserioj kiel "Lux Radio Theater" kaj ankaŭ scenarigis por kinofilmoj Intrigue kaj The Woman on Pier 13.

En la jaro 1950 li scenarigis por kvin kinofilmoj, nome The Nevadan, Peggy, Experiment Alcatraz, Mystery Submarine kaj The Fighting Stallion. En la sekvaj 1950-aj jaroj, li daŭre verkis por multaj filmoj kiel Red Mountain, Week-End with Father , Thunder Bay, City of Bad Men, Big House, U.S.A., Smoke Signal. Uranium Boom, The Halliday Brand, Son of Robin Hood kaj Desert Sands. Por televido li verkis por televidserioj My Friend Flicka, Tales of the 77th Bengal Lancers kaj The Texan inter aliaj.

Dum la 1960-aj jaroj li verkis por televidserioj kiel The Untouchables, Bat Masterson, Bronco, Maverick, Laramie, The Virginian, Combat!, Bonanza, Tarzan. Hondo, Star Trek, Daniel Boone, Love, American Style kaj The Flying Nun.

En 1970-aj jaroj li verkis por televidaĵoj The Name of the Game, Mission: Impossible, Mannix, Barnaby Jones, S.W.A.T. kaj Charlie's Angels inter aliaj.