George Frederic Still

Sir George Frederic STILL, KCVO (n. 27-a februaro 1868 en Highbury, Londono Borough of Islington — m. 28-a junio 1941 en Salisbury), estis angla pediatro.

Verkoj redakti

Li estas aŭtoro de multaj medicinaj libroj kaj artikoloj. Li la unua priskribis unuan formon de junula idiopatika artrito, malfrue kun sia nomo. Oni nomigas lin kiel "patro de britiaj pediatroj".

Biografio redakti

  • En 1897, li publikigis sian disertacion pri formo de infana febra artrito, oni parolas hodiaŭ pri malsano de Still.
  • Li ankaŭ priskribis unue la simptomojn de ADHD atento-deficito hiperaktiveco malordo - (malsano) - (en angla lingvo: ADHD (Attention-deficit hyperactivity disorder). Aliaj medicicinaj terminoj (vortoj) laŭ Still estas ankaŭ en angla lingvo (Still's murmur) - murmuro laŭ Still kaj (Still's rash) - ekzantemo laŭ Still.
  • Still amis legi antikvajn skribaĵojn, li konas bone kelkajn antikvajn lingvojn, nome la grekan, latinan, hebrean kaj araban lingvojn.
  • Li skribis ofte pri infanaj malsanoj kaj estis sekretario de infana klinika klubo. Li laboris en Great Ormond Street Hospital.
  • Li ricevis kavaliran ordenon — KCVO-n — en 1937.

Prelego pri infana artrito redakti

  • Hodiaŭ 1-2 de 1000 infanoj havas la junan artriton, la plej ofta reŭmatisma malsano de infanoj. Oni ankoraŭ ne konas la genezon, la originon de tiu malsano, ofte la infanino kun aĝo de 2-3 jaroj estas ofte malsana, la nombro de knaboj kun la malsano ne donas nur ĉirkaŭ 50 % de nombro de inaj pacientoj. La infana artrito kaj ankaŭ la artrito de plenkreskaj homoj estas tipa ina malsano.
  • Oni supozas konekton kun la malsimilaj hormonaj sistemoj de viro kaj de ino - (Endokrina sistemo).
  • Ĝis 1948 oni havis nur la medikamenton Aspirin kaj simplajn terapiojn , sed ekde ĉirkaŭ de 1998 oni havas tre bonajn novajn medikamentojn, (sed tre multekostajn medikamentojn) - kaj oni povas doni plej bonan prognozon por la pacientoj.
  • Oni povis ofte sanigi la pacienton, sed oni devis ofte diagnozi - ofte tro malfrue - ke ankaŭ la makzela artiko havas la artritan malsanon kaj unua aŭ du artikoj estas inflamigaj. La artrita makzela artiko ĝenas la ĝustan kreskadon de mandiblon kaj detruos la harmonion kaj la belecon de la fizionomio kaj de la tuta vizaĝo. La pacientoj sen terapio havas nur tre mallongan mandiblon kaj tre malbelan vizaĝon.
  • La diagnozo estas ankaŭ tre malfacila kaj bezonas ĉirkaŭ 30-40 minutoj. La junaj pacientoj ofte ne havas doloron.
  • Hodiaŭ oni mezuras la malfermon de buŝo de infano, ĉirkaŭ 38-41 mm por infanoj. Ofte ankaŭ la dentisto devas observi kaj mezuri la malfermon. La malsufiĉa malfermon de buŝo estas signo pri eventuala artrita malsano de artikoj.
  • La artrita malsano de makzelaj artikoj estas ankaŭ danĝera ĉar la infano ne havas doloron. Oni devos observi la infanon, precipe la 2-3 jarojn aĝajn infaninojn. La infanoj devas povi malfermi la buŝon kaj oni devos observi la manĝokutimon de infano.

Referencoj redakti

  • Still, G. On a form of chronic joint disease in children. Medico-Chirurgical Transactions, London, 1897, 80: 47-59.
  • Hamilton EB. George Frederic Still. Ann Rheum Dis. 1986 Jan;45(1):1-5. PMID 3513721

Eksteraj ligiolj redakti

(La paĝo estas parte traduko de angla vikipedio.)