George Henry Lewes

George Henry LEWES (naskiĝinta la 18-an de aprilo 1817 en Londono, mortinta la 28-an de novembro 1878) estis brita verkisto, literaturkritikisto kaj filozofo. Kun la verkistino Mary Ann Evans li kunvivis kun tolero de la vera edzino Agnes Lewes.

George Henry Lewes
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1817 (1817-04-18)
en Londono
Morto 30-an de novembro 1878 (1878-11-30) (61-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro John Lee Lewes
Patrino Elizabeth Ashweek
Frat(in)oj Edgar James Lewes • Edward Charles Lewes
Edz(in)o Agnes Jervis • George Eliot
Amkunulo George Eliot
Infanoj St. Vincent Arthy Lewes • Charles Lee Lewes • [unnamed?] Lewes • Thornton Arnott Lewes • Herbert Arthur Lewes
Okupo
Okupo literaturkritikisto • filozofo • theatre critic • verkistoĵurnalisto • natursciencisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de poeto li ofte ŝanĝis la loĝlokon kaj frekventis lernejojn, krom Londone, en Ĵerzejo, Bretonio kaj (apudlondona) Greenwich. Post fiaskantaj provoj je komercista kaj medicinista trejniĝoj, Lewes pensis pri futura aktoreco. Inter 1841 kaj 1850 li vere sursceneje aperis kelkajn fojojn. Poste li dediĉis sin al la literaturo, la natursciencoj kaj la filozofio.

Jam de 1836 Lewes anis ĉe societo, kies membroj ankaŭ amatore filozofumis. En tiaj rondoj li elfaris laboraĵojn pri la filozofio de la t.n. Skota skolo. En 1838 li iris al Germanujo kun la intenco studi filozofion. Sed vere li specialiĝis pri la germana literaturo, ĉefe pri Johann Wolfgang von Goethe. Kun George Eliot li loĝis Vajmare en la strato Kaufstraße 2, kie videblas memortabulo. Reveno en Anglujon estis en 1839 kaj ekis deĵoro por diversaj periodaĵoj. Krome aktivis Lewes kiel dramaturgo, biografo kaj naturfilozofio. Inter 1849 kaj 1854 li sole redaktis la literaturgazeton "Leader".

Kulmino literaturkrea estis la biografia verko The Life of Goethe (1855), kies germana traduko de Julius Frese aperis en 1857. Liaj talento kaj intereso por natursciencoj evidentiĝis en diversaj fakpublikaĵoj pri la vivo de enmaraj bestoj aŭ koncerne la historion de biologio ekde la tempo de Aristotelo. De 1865 Lewes estis eldonisto de "Fortnightly Reviews" por la daŭro de du jaroj ĉar poste li preferis okupiĝi intensege pri filozofio. Rezulto de tio estis kvin volumoj da Problems of Life and Mind.

Verkoj redakti

  • The Life and Works of Goethe. Sketches of His Age and Contemporaries, from Published and Unpublished Sources. 2 volumoj. David Nutt, London 1855.
    • Germana eldono: Goethe’s Leben und Schriften. Mit Bewilligung des Verfassers übersetzt von Julius Frese (Bremen). Franz Duncker, Berlin 1857 surrete (kvina eldono 1860).
  • Sea-side Studies at Ilfracombe, Tenby, the Scilly Isles, & Jersey. Blackwood, London 1858.
    • Germana eldono: Naturstudien am Seestrande. Küstenbilder aus Devonshire, den Scilly-Inseln und Jersey. Tradukis Julius Frese (Bremen). Duncker, Berlin 1859.
  • The Physiology of Common Life, germane: Die Physiologie des täglichen Lebens, 1859.
  • Ein Abschnitt aus einer Geschichte der Wissenschaften, nebst Analysen der naturwissenschaftlichen Schriften des Aristoteles. Eldonis Julius Victor Carus. Brockhaus, Leipzig 1865.
  • Geschichte der Philosophie von Thales bis Comte. Du volumoj. Oppenheim, Berlin 1871 kaj 1876.
  • Problems of Life and Mind. Kvin volumoj. Houghton, Mifflin/Trübner, Boston/London 1873–79.
  • Über Schauspieler und Schauspielkunst. Tradukis Emil Lehmann. Duncker, Leipzig 1878.
  • Die Prinzipien des Erfolgs in der Litteratur. Tradukis Georg Kuhr. Moldenhauer, Leipzig 1889.

Eksteraj ligiloj redakti