George Lucas

Usona reĝisoro

George Walton LUCAS (filo) [ĝorĝ lukas] (naskiĝis la 14an de majo, 1944) estas usona filmisto, fama pro sia epopeecaj filmserioj Star Wars ("Stelaj Militoj" esperante) kaj Indiana Jones. Star Wars, de 1977, kelkaj konsideras esti la unua filmo de la "alta koncepto", kvankam aliaj opinias ke la unua fakte estis Jaws de Steven Spielberg.

George Lucas
Persona informo
Naskonomo George Walton Lucas Jr.
Naskiĝo 14-an de majo 1944 (1944-05-14) (79-jaraĝa)
en Modesto
Lingvoj angla
Loĝloko kantono Marin
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • Downey High School • USC School of Cinematic Arts • Thomas Downey High School • Modesto Junior College
Familio
Edz(in)o Mellody Hobson • Marcia Lucas
Infanoj Amanda Lucas • Katie Lucas
Parencoj Katie Lucas
Amanda Lucas
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoro • artkolektanto • filmmuntistoĉefkameraistoscenaristoaktoroverkisto • sciencfikcia verkisto • filmaktoro • plenuma produktoroentreprenisto • reĝisoro • produktoro
Verkoj American Graffiti
THX 1138
Star Wars
vdr
George Lucas ĉe festo Time 100 en 2006, priraportita de videotaglibro Rocketboom.

Lucas naskiĝis en Modesto, Kalifornio kaj studis kinarton dum la 1960aj jaroj en Los-Anĝeleso ĉe la Universitato de Suda Kalifornio, unu el la plej fruaj universitatoj havantaj studprogramon dediĉitan al kinarto. Tie li kreis diversajn mallongajn filmojn, inkluzive la fruan version de 'THX 1138. Post diplomiĝo li fondis la filmproduktejon American Zoetrope kune kun Francis Ford Coppola, celante liberan medion en kiu filmistoj faru filmojn sen la subprema regado de la studiosistemo de Holivudo. La plano iomete fiaskis, sed pro la sukceso de siaj filmoj American Graffiti kaj Star Wars, Lucas starigis propran studion, Lucasfilm, en Kantono Marin en sia hejma norda Kalifornio, for de la influo de Holivudo. La filioj de Lucasfilm (Skywalker Sound pri sono, Industrial Light and Magic pri optikaj efektoj kaj trukoj) fariĝis tre respektataj firmaoj en siaj fakoj.

Filmaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti