George Lanakilakekiahiali'i Na'ope (25an de februaro 1928 - 26an de oktobro 2009), naskiĝinta en Kalihi, Havajo, estis fama mastro de kumu hula, mastra havaja ĉantisto, kaj ĉefa gvidanto kaj konservanto de indiĝena havaja kulturo tutmonde. Li instruis hula dancon dum pli ol sesdek jaroj en Havajo, Japanio, Gvamo, Aŭstralio, Germanio, Anglio, Nordameriko kaj Sudameriko.

George Naʻope
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1928 (1928-02-25)
en Kalihi
Morto 26-an de oktobro 2009 (2009-10-26) (81-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo dancisto
vdr
George Na'ope

Na'ope estis erudiciulo de antikva hula, kiu estas hula evoluinta kaj dancita jam antaŭ 1893. Li unue studis Hula 3 jarojn aĝa sub gvido de sia avino, Mary Malia Pukaokalani Na'ope, kiu vivis pli ol 100 jarojn. Kvar jarojn aĝa, li komencis studi kun Mary Kanaele, la patrino kaj instruisto de Edith Kanaka'ole. Kiam li translokiĝis al O'ahu je la aĝo de dek jaroj, li studis dum dek jaroj kun Joseph Ilala'ole. Post diplomiĝo ĉe mezlernejo, Na'ope translokiĝis al Honolulu kie li starigis la George Na'ope Hul-Lernejon, poste daŭrigante siajn studojn sub Kumu Hula Lokalia Montgomery kaj Tom Hiona.

Na'ope komencis instrui Hula kiam li aĝis 13 jarojn. Lia familio estis malriĉa, do li instruis Hula kontraŭ 50 cendoj semajne por daŭre pagi lernejon. Li instruis ĉanton kaj kahikon al la Ray Kinney-dancistoj, kaj vojaĝis kun Ray Kinney.

En 1964, Na'ope fondis la Merrie Monarch-Festivalon, ĉiujaran semajnlongan festivalon de tradiciaj havajaj artoj, manfaritaĵoj, kaj agadoj kun tri-taga hula konkurado. La festivalo fariĝis populara kaj grava parto de la havaja renaskiĝo. En intervjuo Na'ope diris pri la fondado de la festivalo: "Mi sentis, ke la hula fariĝis tro moderna kaj ke ni devas konservi ĝin. David Kalakaua [Reĝo de Havajo, konata kiel "The Merrie Monarch"] alportis la hulan dancon reen al Havajo, kaj konsciigis nin, kiom grava ĝi estis por nia popolo. Nenio estis ĉi tie en Hilo, do mi decidis honori Kalakaua kaj havi festivalon kun nur hula. Mi ne supozis, ke ĝi fariĝos unu el la plej grandaj aferoj en nia ŝtato."

Na'ope ricevis multajn aliajn premiojn, estis nomita Vivanta Trezoro de Havajoj fare de la budhisma templo Honpa Hongwanji Misio de Hawaivajo, Trezoro de Havajoj fare de la Prezidanto George W. Bush kaj la Smithsonian Institution, kaj ricevis premion National Heritage Fellowship de la Nacia Donaco por la Artoj (angle National Endowment for the Arts) en 2006, kiu estas la plej alta honoro de Usono en la folkloraj kaj tradiciaj artoj.

En 2007, Na'ope fondis la "Halau Hula Is Hawai'i Trust" kaj "Hula Is Hawai'i, LLC", kaj heredigis tiucele sian bienon, kion poste kontraŭis iuj personoj.

Na'ope ankaŭ fondis la Humu Mo'olelo, trimonatan ĵurnalon pri la hula arto.

Morto redakti

Ĝis sia morto pro kancero la 26-an de oktobro 2009, je la aĝo de 81 jaroj, li loĝis en Hilo, Havajo, kaj ĉeestis multajn hulaajn festivalojn, kie li estis konsiderita "vivanta trezoro".

Eksteraj Ligiloj redakti