George Paget Thomson

Siro George Paget THOMSON (3-an de majo 1892, Kembriĝo, Cambridgeshire, Anglio – 10-an de septembro 1975, Kembriĝo) estis angla fizikisto, kiu ricevis en 1937 – kun la usona Clinton Joseph DavissonNobel-premion pri fiziko pro malkovro de la difraktado (deflankiĝo) de la elektronoj.

George Paget Thomson
Nobel-premiito
Persona informo
George Paget Thomson
Naskiĝo 3-an de majo 1892 (1892-05-03)
en Kembriĝo
Morto 10-an de septembro 1975 (1975-09-10) (83-jaraĝa)
en Kembriĝo
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Trinity College vd
Familio
Patro Joseph John Thomson vd
Patrino Rose Thomson vd
Gefratoj Joan Paget Thomson vd
Edz(in)o Kathleen Buchanan Adam Smith vd
Infanoj John Thomson • [Caroline] Rose Buchanan Thomson • Lieut. Com. David Paget Thomson • [Lilian] Clare Thomson vd
Profesio
Okupo fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto John William Strutt RayleighJoseph John Thomson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis sola filo de fizikisto Siro J. J. Thomson. Li laboris post la unua mondmilito en la Laboratorio Cavendish de la Kembriĝa Universitato. Oni nomumis lin en 1922 al profesoro pri naturfilozofio en la Universitato de Berdeen. Li pruvis per eksperimentoj, ke la elektrona fasko trairanta la kritalajn materialojn, deflankiĝas. Tiel li pruvis supozon de Louis de Broglie, laŭ kiu la korpuskloj havas ondajn proprecojn, kie la ondolongo egalas al kvociento de (h) (Planck-konstanto) kaj (p) (impulso de la korpusklo).

Thomson iĝis en 1930 fizika profesoro en la Imperial College of Science, Londono, kie li studis la neŭtronojn kaj la fision. Li ricevis en 1952 gbvidanto de Corpus Christi College en Kembriĝo. Li pensiiĝis el tiu posteno en 1962.

Li ricevis la rangon de kavaliero en 1943.

Gravaj verkoj redakti

  • Theory and Practice of Electron Diffraction (1939)
  • J. J. Thomson and the Cavendish. Laboratory in His Day (1965)