George Schuller (naskiĝis la 29-an de decembro 1958 en Novjorko, Novjorkio) estas usona ĵaza frapinstrumentisto, komponisto kaj aranĝisto.

George Schuller
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1958 (1958-12-29) (65-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater The Park School
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.georgeschuller.net/
vdr

Schuller estas filo de la komponisto, muziksciencisto kaj kornisto Gunther Schuller kaj alkreskis en Bostono, kie li studis ĵazon ĉe la Muzik-Konservatorio je Nov-Anglujo kaj finiĝis en 1982 per bakalaŭro. En 1984 li kunfondis la bandegon Orange then Blue (nomata laŭ peco de Charles Mingus, kiu laŭ propraj eldiroj de Schuller same kiel ankaŭ Gil Evans estas unu el liaj muzikaj modeluloj), kun kiu li publikigis plurajn muzikalbumojn. Tio estis en 1987 Music for Jazz Orchestra ĉe GM Records kaj Jumpin’ in the Future 1989 kun komponaĵoj kaj sub la direktado de Gunther Schuller).

Kromajn sonregistraĵojn li faris kiel bandestro de la kvaropo Schulldogs, en kiu kunmuzikas lia frato Ed Schuller kiel basisto same kiel la saksofonistoj George Malaby kaj George Garzone. Ties unua albumo Tenor Tantrums aperis en 1998 kun trumpetisto Dave Ballou). Li krome verkis kun la kvinopo Circle Wide (’Round about now, Playscape, 2003), la okopo Jigsaw (ankaŭ kun sia frato). Krom tio li surdiskigis ankaŭ kun Joe Lovano (Rush Hour, Blue Note 1995) same kiel kun la pianistoj Ran Blake kaj Eugene Maslov. Ekde 1994 li vivas en Broklino. Li ankaŭ laboras kiel produktisto kaj komponisto-arangisto.

Eksteraj ligiloj redakti