George Washington Bush

Tiu ĉi artikolo estas pri pioniro en Vaŝingtonio; por aliaj simile nomataj homoj, vidu George Bush.

George Washington BUSH (naskita en 1778 aŭ 1779 en Pensilvanio; mortinta la 5-an de aprilo 1863) estis unu el la plej fruaj usonaj setlantoj de la regiono, kiu poste fariĝis Vaŝingtonio.[1]

Frua vivo redakti

George Washington Bush estis la sola infano de kvakero kaj edukiĝis en Filadelfio.[2] Lia patro, Matthew Bush, naskiĝis en Hindujo, de afrikdevenaj gepatroj. Matthew Bush laboris por riĉa angla komercisto nomita Stevenson dum plejparto de la vivo. En la domo de Stevenson en Filadelfio, Matthew Bush ekkonis sian edzinon, irlandan servistinon, kiu same laboris por Stevenson. La gepatroj de George servis al Stevenson ĝis lia morto. Stevenson ne havis aliajn parencojn, do li postlasis sian riĉaĵon al ges-roj Bush.

Soldato kaj insidisto redakti

George Washington Bush soldatis en la Milito de 1812 ĉe la Batalo de Novorleano. Poste li laboris kiel sovaĝeja vojaĝisto kaj bestokaptisto, inkluzive de kelkaj jaroj en Oregono-Kolumbio laborante por Hudson's Bay Company (HBC).

Misurio kaj edziĝo redakti

Ĉirkaŭ 1830, Bush revenis al Misurio, kie li edziĝis al Isabella James, filino de germandevena baptista pastro, la 4-an de julio, 1831. Misurio estis sklava ŝtato je tiu epoko. Bush estis liberulo, neniam estinte sklavo, sed ĉar li estis parte afrikdevena, Misurio ne donis al li la saman juran statuson kiel al blankulo, kaj lia familio frontis severan antaŭjuĝemon.

Nordokcidenten redakti

En 1844, Bush kaj lia familio (kun kvin aliaj familioj, inter kiuj li amiko Michael Simmons) forlasis Misurion, okcidenten veturante laŭ la Oregona Vojo. Pro lia sperto kiel bestokaptisto en tiu parto de la mondo, li estis grava persono en la grupo, la gvidanto. Ankaŭ la fakto ke Isabella estis trejnita kiel flegistino tre utilis ĉe Fort Bridger.

Kiam ili atingis Oregonon-Kolumbion, post kvar-monata veturado, ili trovis ke la Provizora Registaro de Oregono kreis leĝon, kiu malpermesis ke nigruloj posedu teron. Pro tio, la grupo transiris Kolumbio norden en parton de la regiono, kie ankoraŭ ne estis decidite, ĉu Usono aŭ Britio regas. Verŝajne lia antaŭa laborado por HBC ĉe Fuorto Vankuvero helpis ilin akiri permeson ekloĝi en regiono, kie la kompanio kutime malpermesis, ke usonanoj setlu.

Bush Prairie redakti

Ges-roj Bush kaj la aliaj kvin familioj establis vilaĝeton, kiun ili nomis Bush Prairie, ĉe la plej suda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo, kie nun situas la urbo Tumwater (Vaŝingtonio). Bush kaj Michael Simmons konstruis la unuan muelejon-segejon en la regiono, kaj Bush helpis financi la arbofaligan firmaon de Simmons.

La Oregona Traktato de 1846 finis la dulandan administradon norde de Kolumbio, lokante Bush Prarie klare en Usono. Bedaŭrinde tio signifis, ke nun la samaj leĝoj etendiĝis norden, minacante la terposedan rajton de Bush. Post la kreiĝo de Vaŝingtonia Teritorio en 1853, unu el la unuaj aktoj de la teritoria parlamento estis peto al la Usona parlamento, ke oni malambigue donu la teron al ges-roj Bush, kio fine realiĝis en 1855.[3]

Laŭ la Biblioteko de la Historio de la Oregona Vojo,

La Grupo Bush-Simmons ricevas krediton ĉe iuj historiistoj kiel grandparte respondeca pri la enusonigo de la regiono norde de Kolumbio. Ili establis ĉeestecon tie, kiu allogis aliajn setlontojn kaj fortigis la usonan pretendon pri la regiono en postaj debatoj inter Britio kaj Usono pri la disdividado de Oregono-Kolumbio.[4]

George Washington Bush vivis siajn ceterajn jarojn en Vaŝingtonio. Li mortis la 5-an de aprilo 1863 kaj estas la sola veterano de la Milito de 1812 enterigita en Kantono Thurston. Isabella James Bush mortis la 12-an de septembro, 1866.

Postlasaĵo redakti

Iliaj ses filoj daŭrigis la familian tradicion de bienkultivado kaj publika servado.[5] La plej maljuna, William Owen Bush, servis dufoje en la Vaŝingtonia Parlamento. En 1890, li enkondukis la leĝproponon, kiu establis la altlernejon nun nomatan Washington State University.

En 1973, Jacob Lawrence faris serion de kvin pentraĵoj bildigante la vojaĝon de George Washington Bush per ĉaroj de Misurio ĝis Bush Prairie. La pentraĵoj estas en la kolekto de la Vaŝingtonia Historia Societo.

Vidu ankaŭ redakti

Citaĵoj redakti

  1. (1988) “Almost Columbia, Triumphantly Washington: Prelude to statehood—the remarkable beginnings of Washington Territory.”, COLUMBIA magazine 2 (2).  Arkivigite je 2015-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-20. Alirita 2021-12-19.
  2. Tumwater Research Center. “History and Background of Pioneer Bush Family” Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine, ‘’Olympia News’’, 1945-07-06, Retrieved on 2008-07-13.
  3. Washington Secretary of State. Arkivita el la originalo je 2004-12-21. Alirita 2012-03-01.
  4. Black Pioneers of Oregon

Eksteraj ligiloj redakti