Georges Stroele

svisa esperantisto

Georges STROELE [strole] (naskiĝis la 18-an de februaro 1879 en Couvet, mortis la 7-an de oktobro 1943[1]) (ps. Goso, G.S.) estis svisa esperantisto, membro de la Lingva Komitato kaj profesoro (duagrada instruisto).

Georges Stroele
Persona informo
Aliaj nomoj Goso • G.S.
Naskiĝo 18-an de februaro 1879 (1879-02-18)
en Couvet
Morto 7-an de oktobro 1943 (1943-10-07) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Stroele estis ano de la socialista partio, laboris por instruistaj asocioj ktp. Dum jaroj li estis estro de la loka Esperanto-grupo de Couvet (kantono Neŭŝatelo). Li gvidis multajn kursojn. Prezidanto de la Ekzamena Komitato de Svisa Esperanto-Societo (SES). Precipa recenzanto en la revuo Esperanto (UEA). Tradukaĵoj en Esperanto, en La Revuo ktp. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Stroele, el recenzista gildo
Karesas ame ĉiun belon,
Kvankam atentas la nivelon,
Recenzas li kun kora mildo.
(Kalocsay, Rimportretoj.)

Referencoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti