Georgij ĈIĈERIN (ruse Георгий Васильевич Чичерин; n. la 24-an de novembro de 1872 en Karaul en regiono Tambov; mortis la 7-an de julio de 1936 en Moskvo), estis rusa politikisto.

Georgij Ĉiĉerin
Persona informo
Георгий Васильевич Чичерин
Naskiĝo 24-an de novembro 1872 (1872-11-24)
en Karaul
Morto 7-an de julio 1936 (1936-07-07) (63-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio Pietismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Q4167350 vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de SovetunioRusia Socialdemokrata Partio • Russian Social Democratic Labour Party (bolshevik) vd
Familio
Dinastio House of Chicherin vd
Patro Q109335368 vd
Patrino Caroline Georgine Egorovna Chicherina (Meyendorff) vd
Parencoj Boris Chicherin vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • muzikologo • revoluciulo vd
Laborkampo politikodiplomatiomuziko vd
Verkado
Verkoj Traktato de Brest-Litovsk ❦
Traktato de Moskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li aliĝis en 1904 al la rusaj socialdemokratoj, kio rezultis, ke li devis vivi ekde 1905 dum 12 jaroj eksterlande. Berlino (1905 ĝis 1907), Parizo (1907 ĝis 1914) kaj Londono (1914 ĝis 1917) estis la lokoj de la elmigra vivo.

Li estis arestita en 1917, post la revolucio kaj pli poste eligita.

En marto de 1918, Georgij Ĉiĉerin posteulis en Rusio Lev Trockij kiel popolkomisaro pri eksteraj aferoj. Li pledis engaĝe por pli striktaj rilatoj al Germanio, kio rezultis en 1922 la Traktaton de Rapallo.

Ernest Hemingway jene sciigis la 10-an de aprilo de 1922 pri la okazaĵoj:

"La ĵurnalistoj hodiaŭ forlasis Ĝenevon por veturi 30 kilometrojn al Rapallo, por vidi la sovetan delegataron kaj intervjui Georgij Ĉiĉerin."