Georgij GONGADZE (ukraine Георгій Русланович Ґонґадзе; naskiĝis la 21-an de majo 1969, malaperis la 16-an de septembro 2000) estis ukraina ĵurnalisto kartveldevena, forkaptita kaj murdita en 2000. Lia malapero fariĝis la plej laŭta politika krimo de Ukrainio kiam Oleksandr Moroz publikigis sekretan surbendigaĵon, plej verŝajne faritan de majoro Mikola Melniĉenko. En la surbendigita parolo prezidento Leonid Kuĉma estis sugestonta al oficiroj de ukraina milico kidnapon de Gongadze. La skandalo („Tapegate”) influis interrilatojn de aliaj ŝtatoj kun Ukrainio.

Georgij Gongadze
Persona informo
Георгій Русланович Гонгадзе
Naskiĝo 21-an de majo 1969 (1969-05-21)
en Tbiliso
Morto 17-an de septembro 2000 (2000-09-17) (31-jaraĝa)
en Tarashcha Raion
Mortis pro hommortigo vd
Mortigita de Oleksiy Pukach vd
Lingvoj kartvelaukrainarusaangla vd
Loĝloko Kievo vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Familio
Patrino Oleksandra Gongadze vd
Edz(in)o Myroslava Gongadze vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • radio-prezentisto • prezentisto • televida prezentisto • filmreĝisorotradukisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro Ruslan Gongadze estis kartvelo, kaj la patrino Lesia Korczak ukrainino. Ili geedziĝis en 1968 kaj loĝis en Tbiliso ĝis duono de la 1990-aj jaroj, kiam ili divorciĝis.

Georgij plenumis sian devigan militservon en la jaroj 1987-1989 en Afganio. Post la reveno li ekloĝis komence kun la patro en Tbiliso, studis vespere filologion en universitato, gvidis ankaŭ informan fakon de Popola Fronto de Kartvelio.

Poste translokiĝis al la patrino al Lvovo, kie ligis kontaktojn kun patriota junularo kunvenanta ĉirkaŭ periodaĵo Postup, kiun redaktis i.a. Volodimir Pavliv.

En 1991 dum festivalo Ruĝa ruto en Zaporiĵo li konatiĝis kun Vaĥtang Kipiani. Komence de 90-aj jaroj revenis al Kartvelio, kie partoprenis enlandan militon. Li pretigis por ukraina televido kelkajn raportaĵojn pri la milito, estis ankaŭ milita korespondanto de Postup.

En 1995 eklaboris en unu el televidstacioj en Kievo kiel parlamenta raportisto. En 1999 perdis la laboron kaj transiris al kieva Radio Kontinento kiel politika komentisto. Poste forveturis al unujara stipendio al Usono.

La 17-an de aprilo 2000 li fondis la interretan servejon Ukraina vero, la plej influa kaj informita politika portalo en Ukrainio. La portalo malkaŝis politikajn aferojn, korupton en la regopintoj, misuzojn. Li komencis ricevi pertelefonajn minacojn, estis ankaŭ gvatata. La 16-an de septembro 2000 eliris vespere el la laboro kaj malaperis. Milico longe rifuzis akcepti sciigon pri lia malapero.

Murdo redakti

La korpo de Gongadze estis trovita la 3-an de novembro 2000 en arbaro 70 km de Kievo, apud Taraŝĉa. La korpo estis sen kapo. La familio ne rekonis korpon de la filo. Milico kaj prokuror-ofico tre mallerte gvidis la juĝan enketadon provante forviŝi spurojn de la krimo.

Lia edzino kun du infanoj akiris politikan azilon en Usono.

La 16-a de marto 2000 – la lasta tago, kiam oni vidis Gongadze viva – estas ĝenerale konsiderata lia memortago. Mankas tamen juĝa verdikto pri cirkonstancoj de lia morto.

La 15-an de marto 2008 oni kondamnis oficirojn partoprenantajn en lia murdo: kolonelon Mikola Protasov je 13, kolonelon Valerij Kosteno kaj majoron Oleksandr Popoviĉ je po 12 jaroj de enkarcerigo. Suspektata generalo Oleksij Pukaĉ estis kaptita la 22-an de julio 2009. Aliaj du suspektintoj mortis: tiutempa ministro pri internaj aferoj Jurij Kravĉenko memmortigis sin per dufoja pafo en sian kapon, kaj Ihor Honĉarov mortis en hospitalo pro koratako.

Literaturo redakti

  • Marcin Wojciechowski, Pomarańczowy majdan, Varsovio 2006