Geostationary Operational Environmental Satellite

GOES (Geostationary Operational Environmental Satellite) estas serio de geostaciaj meteosatelitoj de la usona organizaĵo NOAA.

GOES2

La unua satelito el la serio estis GOES-A, estis lanĉita en 1975, pliaj 12 ĝis hodiaŭ kaj nur unu malsukcesis (GOES-G). Post sukcesaj lanĉoj, ili ricevis la satelitajn numerojn ekz por GOES-A ĝis GOES-F egalas al GOES-1 ĝis GOES-6, GOES-H ĝis GOES-M al GOES-7 ĝis GOES-12. Nuntempe funkcias nur GOES-9 ĝis GOES-12.

GOES-8, nova generacio de meteosatelitoj redakti

La 13an de aprila 1994 Usono enorbitigis la meteosateliton GOES-8. Post testoj sur translaka orbito, la satelito trovis sian definitivan orbiton je la latitudo 90° okc., 36 000 km super Galapagoj. GOES-8 estis geosinkrona satelito, ĝi trairis sian orbiton per samangula rapido kiel la tera rotacio. Ĝi do restis ĉiam super la sama loko dum rotacio ĉirkaŭ la tero. Por meteologoj, GOES-8 malfermis periodon de novaj geosinkronaj meteosatelitoj.

Tiu ĉi nova satelito prezentas grandan diferencon kompare kun malnovaj geosinkronaj satelitoj: ĝi estas triakse stabiligita; tio signifas, ke ĝi nepre senmovas kompare kun la tero. Antaŭe, geosinkronaj satelitoj kiel METEOSAT (Eŭropo) aŭ GMS (Japanio) au eĉ GOES estis unuakse stabiligitaj. La akso de satelito paralelas polusan akson de la tero kaj la satelito devas aksumi por fotografi la tersurfacon. METEOSAT-3 aksumas 2500 turniĝojn dum 25 minutoj por balai per radiometro (bildilo) la tutan tersurfacon, komencante de la suda poluso kaj irante linion post linio al la norda poluso. Per tiu ĉi tekniko, la radiometro estas uzata dum nur 5% de la rotacia tempo. Dum 95% de tiu tempo, ĝi celumas la spacon kaj estas senefika.

Tiun ĉi difekton solvis usonaj teknikistoj. La radiometro ne plu bezonas la satelitan rotacion por fari bi1dojn. Per la triakse stabiligita tekniko, ĝi daŭre celumas la tersurfacon. Grava avantaĝo estas, ke meteologoj ricevos kompletajn bildojn ĉiun kvaronhoron anstataŭ ĉiun duonhoron. Iukaze, ili eĉ ricevos bildojn ĉiun kvinan minuton sed nur pri parto de la tersurfaco. Tamen, tiu ĉi lasta eblo tre oportunas okaze de malgrandskalaj fenomenoj kiel ciklonoj, uraganoj, ŝtormaj zonoj, aparte ruinigaj sub la satelito en Meksika Golfo.

Plie, bildoj el GOES-8 havas pli bonan difinon: 15 000 x 15 000 bilderoj, kio estas unukilometraj detaloj vertikale de la satelito. Geosinkronaj meteosatelitoj de la antaŭa generacio atingas nur 5000 x 5000 bilderojn, kio estas 2,5-kilometraj detaloj.

Fine, GOES-8 estas ankaŭ ekipita per nova vertikala sondilo kun 18 spektraj linioj por determini la vertikalan strukturon de Ia temperaturo kaj humideco en la atmosfero, grava elemento scienda por prognozi la stabilecon/nestabilecon de la atmosfero. GOES-8 malfermas do novan periodon por la veterprognozistoj. Pluraj geosinkronaj meteosatelitoj samtipaj estos lanĉitaj en la venontaj jaroj. La eŭropa agentejo EUMETSAT, post provsatelito en 1997, enorbitigos la serion de meteosatelitoj MSG (Meteosat Second Generation) ekde la jaro 2000. Japanio programis MTSAT-1 en 1999. ELEKTRO-2 el Rusio estas lanĉota en 1997. Cinio ankaŭ trovos lokon sur Ia geosinkrona orbito per meteosatelito FY-2, sed la dato ne estas decidita. G.F.


Eksteraj ligiloj redakti