MÁLY Gerő [ma:li] estis armendevena hungara aktoro, komikulo naskiĝinta en Székudvar la 1-an de aŭgusto 1884 kaj mortinta en Novjorko komence de julio 1952.

Gerő Mály
Sándor Góth (maldekstre) kun Margit Ladomerszky kaj Gerő Mály en 1938

Kariero redakti

Gerő Mály infanaĝis en Arad. Post debuto en provinco li ludis en Budapeŝto en Vígszínkör, Angolpark, Apolló Kabaré. Poste ekde 1921 en la Városi Színház, en jaroj 1923, 1929; 1931-32 en la Teatro Belvárosi, en jaroj 1924, 1928-35 en la Gaja Teatro, en jaroj 1927, 1930, 1932 en la Teatro Magyar, en jaroj 1936-37 en la Pesti Színház. En 1946 li elmigris en Usonon, kie komence li figuris figurantojn en kelkaj filmoj, poste inter 1949-1952 li laboris en kuirejo de hungara restoracio de Novjorko. Li ludis same en multe da filmoj.

Fontoj redakti