Gerald Vincent BULL (9-an de marto 1928 en Ontario, Kanado; 22-an de marto 1990 en Bruselo, Belgio) estis inĝeniero, kiu estis konata pro laboro pri kanonegoj.

Gerald Bull
Persona informo
Naskonomo Gerald Vincent Bull
Naskiĝo 9-an de marto 1928 (1928-03-09)
en Ontario
Morto 22-an de marto 1990 (1990-03-22) (62-jaraĝa)
en Uccle
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato de Toronto • Regiopolis-Notre Dame Catholic Secondary School
Okupo
Okupo Q10497074inventisto
vdr

Li esploris en la 1950-aj jaroj aerodinamikon de raketoj en Kanado. Poste li laboris en Usono en projekto, kiu celis pafi satelitojn en la orbiton, per kanonegoj (High Altitude Research Project). Li atingis tubfinan rapidon de 3600 m/s, kontraŭ la originala rapido de ĉirkaŭ 825 m/s. La pafalto atingis ĉirkaŭ 100 km. Tion li atingis per budĝeto de 10 milionoj da USD. La rapido ne sufiĉis por la kosma rapido de 7.900 m/s.

Post la fortiro de la ŝtataj monapogoj, Bull eklaboris eksterlande kaj evoluigis en la 1970-aj jaroj por la sud-afrika armeo la kanonon G-5 155 mm kun atingopovo de 41 km.

Projekto Babilono redakti

Por plu labori pri la ŝatata temo, Bull akceptis laboron en Irako por konstrui gigantan raketon, similan al la iama germana V-3-kanono. Ĝi devontus atingi Israelon.

Li celis la kalibron de 35 cm kaj longon de ĉirkaŭ 46 m, elpafan lokon en la Ĝabal Hamrajn-monto (ĉ. 200 km norde de Bagdad).

La projekto malsukcesis pro agado de la brita sekreta servo, kiu obstaklis liveron de la kanon-eroj. Plua projekto estis konstruo de superkanono (kalibro 1000 mm), por pafi ĝis 600 kg en la orbiton aŭ eksplodaĵon ĝis distanco d maks. 1000 km. Oni celis misfunkciigi satelitojn per restaĵoj de eksploditaj eroj.

Murdo redakti

Li estis murdita la 22-an de marto 1990 antaŭ pordo de sia loĝejo en Bruselo per kvin pafoj en la nukon. La murdistoj neniam iĝis konataj, oni supozas Mosadon malantaŭ la afero.

Ok semajnojn post murdo de Bull, la brita dogana ofico malebligis eksporton de la lastaj necesaj tubelementoj. Post la unua golfa milito, la nekompleta kanono estis dismuntita en 1991.

La afero estis filmigita en Doomsday Gun de 1994.