Gerald Fried

usona komponisto

Gerald FRIED (naskita la 13-an de februaro 1928 - 17-an de februaro 2023) estis usona muzikisto, komponisto kaj hobojisto konata pro siaj komponaĵoj por filmoj kaj televidaĵoj.

Gerald Fried
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1928 (1928-02-13)
en Bronkso
Morto 17-an de februaro 2023 (2023-02-17) (95-jaraĝa)
en Bridgeport
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Juilliard • High School of Music & Art
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • hobojisto • muzikisto
vdr

Li lernis en Novjorko ĉe konservatorio Juilliard School kaj poste diplomiĝis ĉe High School of Music & Art en 1945.

Post transloĝiĝo al Los-Anĝeleso li komponis kaj aranĝis muzikon por pli ol 300 filmoj kiel Terror in a Texas Town kaj televidserioj kiel The Man from U.N.C.L.E. kaj Star Trek, al kiu li verkis la famegan "The Ritual/Ancient Battle/2nd Kroykah" (plikonata kiel lukta muziko de Star Trek) por la epizodo "Amok Time." Li ankaŭ komponis muzikon por famega televidserio Roots.