Gerard Leser

poeto

Gérard LESER, naskiĝis la 14.an de majo 1951 en Munster Alzaco en Francio. Li estas ne nur poeto, sed ankaŭ verkisto, li faras prelegojn, rakontas fabelojn kaj estas aŭtoro de videofilmoj pri la tradicioj, la popolaj kredoj kaj la historio de Elzaso. Leser estas Vicprezidanto de l'Akademio de la Sciencoj,Beletro kaj Historio de Elzaso kaj Prezidanto de l'Asocio pri Historio de Munster-urbo kaj valo.

Gerard Leser
Persona informo
Gérard Leser
Naskiĝo 14-an de majo 1951 (1951-05-14) (72-jaraĝa)
en Munster
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo folkloristo • kolektisto de fabeloj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Gerard Leser en marŝante en la Valo de Wormsa (2012).

De 1971 ĝis 1988, kune al Eugène Maegey, la grupo D'Luschtiga Malker, kantis lokajn kantojn en la alzaca lingvo. De 1989 ĝis 1995,li membris al urba konsilantaro , delegito pri kulturaj kaj historiaj heredaĵoj de la urbo Munster.

Verkaro redakti

  • Légendes du monde aquatique, des fées et ondines en Alsace,2019 - Legendoj de la akva mondo , de feinoj kaj undinoj en Alzaco.
  • Noël en Alsace – Rites, coutumes et croyances 2018 - Kristnasko en Alzaco, ritoj, kutimoj kaj kredoj .
  • Légendes de serpents, dragons et crapauds en Alsace,2017 - Legendoj de serpentoj, dragonoj kaj bufoj en Alzaco.
  • Hans Matter : dessinateur et poète de la vallée de Munster,1999 - Hans Matter : desegnisto kaj poeto de la Valo de Munster.
  • Jeux d'enfants et comptines d'Alsace, Strasbourg, 1986 - Infanludoj kaj infanaj rimaroj de Alzaco.
  • La vallée de Munster, des paysages, des légendes et des hommes, 1988- La valo de Munster, pejzaĝoj, legendoj kaj homoj .
  • Le bouclier spirituel, 1990 - La spirita ŝirmilo.
  • Le monde merveilleux et inquiétant des gnomes, nains et lutins en Alsace, 2001 - La mirinda mondo kaj maltrankvila de gnomoj, nanoj kaj koboldoj en Alzaco.
  • Noël-Wihnachte en Alsace, rites, coutumes et croyances, Mulhouse, 1989. - Noël-Wihnachte-Kristnasko en Alzaco, ritoj, kutimoj kaj kredoj.
  • Plantes, croyances et traditions en Alsace, Mulhouse, 1997. - Plantoj, kredoj kaj tradicioj en Alzaco.
  • Une année en Alsace, 2011.- Unu jaro en Alzaco

en [alzaca lingvo] : Poemoj

  • Gadichter uff elsassisch
  • Lawesdropfe 1975
  • Starnefade 1979
  • Buewespreng 1981 - Knabaj petolaĵoj
  • Knoschpa 2006 - Burĝonoj

en esperanto :

  • Büawaspring - Knabaj petolaĵoj - 2013 - Tradukita de Edmond Ludwig. Ed.Esperanto-France-Est -Metodo Orthal.

Citaĵo redakti

Min Ghäimnis[1]
min Ghäimnis
stackt nitt in da Wàffa
àwer im Gsàng
vom Burna
hinterem Gàrta.

min Ghäimnis
stackt nitt in da Miliona
àwer in da Wùrzla
vom Himmel
ùn in da Wolka
wissi Schiffer
wo mich uff àanderi Lander
fiahra

min Ghäimnis
isch ke Gald wart
ùn ke Màcht wart
as glantz im Kälich
vo da Blüama
wenn sa àm Morja
üss ihra Traim verwàcha

min Ghäimnis
versteckt sich
im Fescht
vo da Oiga
wenn zwäi Verliabti
sich àlüaja
as labt wàarm
hinter da Rùnzla
vo da àalta Gsichter

Mia sekreto
mia sekreto
ne nestas en armiloj
sed en la kanto
de l'fontano
malantaŭ la ĝardeno

mia sekreto
ne nestas en milionoj
sed en la radikoj
de l'ĉielo
kaj en la nuboj
blankaj ŝipoj
min al aliaj landoj
kondukantaj

mia sekreto
havas nek monvaloron
nek valoron de potenco
ĝi brilas en la kaliko
de la floro
kiam matene
ili vekiĝas el siaj sonĝoj

mia sekreto
sin kaŝas
en la festo
de la okuloj
kiam du amantoj
sin rigardas
ĝi vivas varmkore
malantaŭ la sulketoj
de maljunaj vizaĝoj

Referencoj redakti

  1. laù libreto Büawaspring en esperanto 2013 p 17 - Esperanto-France-Est