Gerardo DIEGO (elp. Ĥerardo Djego, naskiĝis en Santandero, Kantabrio, 3-a de oktobro 1896-Madrido, 1987) estis hispana poeto.

Gerardo Diego
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1896 (1896-10-03)
en Santandero
Morto 8-an de julio 1987 (1987-07-08) (90-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de DeustoUniversitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo de Gerardo Diego en Santander.

Vivo redakti

Gerardo Diego studis en la Universitato de Deusto, li estis profesoro de Lingvo kaj Literaturo en mezlernejoj de Soria, Gijón, Santandero kaj Madrido. En 1925 li atingis la nacian premion de Literaturo, "ex aequo" kun Rafael Alberti. Kiel profesoro li instruis kaj prelegis tra la tuta mondo. Krome li estis kaj literatura kaj pritaŭrluda kritikisto kaj kolumnisto en kelkaj ĵurnaloj. Ekde 1947 li estis membro de la Real Academia Española (Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo). En 1979, li ricevis la premion Cervantes. Li mortis en Madrido.

Poezio redakti

Li reprezentis la idealan planon de la t.n. Generacio de 1927 pro sia majstra kombino de tradicia poezio kun avangardismo, de kiu li estis unu el la plej elstaraj uzantoj dum la 1920-aj jaroj. Lia poezia verko obeas al tiuj du tendencoj.

La tradicia poezio enhavas poemojn de tradicia kaj klasikisma maniero, kie li uzas ofte tradiciajn metrikajn tipojn kiel la romanco, la dekversa strofo kaj la soneto. Liaj temoj estas tre diversaj: la pejzaĝo, la religio, la muziko, la taŭrludo, la amo, ktp.

En liaj unuaj verkoj -Iniciales (Komencaj, 1918), El romancero de la novia (Romancaro de la fianĉino, 1918) kaj Soria (1923)- observiĝas klara influo de liaj plej admirataj majstroj: Gustavo Adolfo Bécquer, Juan Ramón Jiménez kaj Antonio Machado.

Apartenas al la tradicia poezio Alondra de verdad (Vera alaŭdo, 1941), formita de kvardekdu sonetoj verkitaj antaŭ la milito, kie li prezentas, laŭ siaj propraj vortoj, rektan, konkretan poezion, ĉiam vivita kaj ellaborita unuagrade.

Lia emo por la nova arto de avangardo pelas lin al la ultraismo kaj poste al la kreadismo. La manko de interpunkciaj signoj, la nekuitma lokigo de versoj, la banala temaro kaj nekutimaj imagoj karakterizas tiun poezitipon. Klare kreadismas estas Manual de espumas (Ŝaŭma manlibro, poemaro de 1924 en kiu fiksiĝas la emo por la surpriza imago kaj la kuraĝa metaforo kiu tiom karakterizis la sekvantojn de Huidobro) kaj Fábula de Equis y Zeda (Fablo de Ikso kaj Zo, 1932, parodio de la mitologiaj fabloj oftaj dum la 16a kaj 17a hispanja jarcentoj, kiel omaĝo al Góngora -referenco por la tuta generacio-, kiu verkis ekzemple la Fablo de Polifemo kaj Galateo).

Gerardo Diego partoprenis aktive la tiaman literaturan vivon kaj fondis du revuojn, Carmen kaj Lola (la plej hispanecaj virinaj nomoj), kie oni akceptis la novajn avangardajn poetojn. Elstara estis ankaŭ lia laboro por la realigo de du antologioj, nome la Antología poética en honor a Góngora (1927) kaj la Poesía española contemporánea 1915-31 (1932; dua eldono pliampleksigita en 1934), baza por ekhavi totalan rigardon al la tiama poezia kreo.

Ekzemploj redakti

Kiel etaj eroj de la tuta verko de Gerardo Diego oni rimarku du ekzemplojn, nome unu el poezio tipa de la kreadismo, nome “Balancilo” de la libro Imago de 1922, kie la disponigo de la versoj -aŭ eĉ verseroj- iras el unu flanko al alia, kiel vere faras balancilo dum funkciado; en maldekstraj versoj aperas jesaj esprimoj, en dekstraj versoj neaj esprimoj.

El iom pli tradicia maniero, nome soneto, unu el la plej konata poemoj de Gerardo Diego estas “La cipreso de Silos”, konata hispana monaĥejo, en kies korto staras pinta cipreso, kiu utilas al aŭtoro por bildaj imagoj pri vertikalaj formoj, kolono, sago, ktp. Eĉ en tiu tradicia etoso la emo por geometria ludo direktas al avangardaj praktikoj, rilate pentran stilon nome kubismo.

Verkaro redakti

  • El romancero de la novia, Santander, 1920.
  • Imagen. Poemas (1918-1921), 1922.
  • Soria. Galería de estampas y efusiones, Valladolid, 1923.
  • Manual de espumas, 1924.
  • Versos humanos, 1925 (Homaj versoj, Premio Nacional de Literatura 1924-1925).
  • Viacrucis, Santander, 1931.
  • Fábula de Equis y Zeda, Meksikio, 1932.
  • Poemas adrede, Meksikio, 1932.
  • Ángeles de Compostela, 1940, 1961.
  • Alondra de verdad, Madrido, 1941.
  • Primera antología de sus versos, Madrido, 1941.
  • Romances (1918-1941), Madrido, 1941.
  • Poemas adrede, Madrido, 1943.
  • La sorpresa, Madrido, 1944.
  • Hasta siempre, Madrido, 1948.
  • La luna en el desierto, Santander, 1949.
  • Limbo, Las Palmas de Gran Canaria, 1951.
  • Visitación de Gabriel Miró, Alicante, 1951.
  • Dos poemas (Versos divinos), Melilla, 1952.
  • Biografía incompleta, Madrido, 1953.
  • Segundo sueño (Homenaje a Sor Juan Inés de la Cruz), Santander, 1953.
  • Variación, Madrido, 1954.
  • Amazona, Madrido, 1956.
  • Egloga a Antonio Bienvenida, Santander, 1956.
  • Paisaje con figuras, Palma de Mallorca, 1956 (Premio Nacia de Literaturo).
  • Amor solo, Madrido, 1958 (Premio Ciudad de Barcelona 1952).
  • Canciones a Violante, Madrido, 1959.
  • Glosa a Villamediana, Madrido, 1961.
  • La rama, Santander, 1961.
  • Mi Santander, mi cuna, mi palabra, Santander, 1961.
  • Sonetos a Violante, Sevilla, 1962.
  • La suerte o la muerte. Poema del toreo, Madrido, 1963.
  • Nocturnos de Chopin, Madrido, 1963.
  • El jándalo (Sevilla y Cádiz)´, Madrido, 1964.
  • Poesía amorosa 1918-1961, Barcelono, 1965.
  • El Cordobés dilucidado y vuelta del peregrino, Madrido, 1966.
  • Odas morales, Málaga, 1966.
  • Variación 2, Santander, 1966.
  • Segunda antología de sus versos (1941-1967) Madrido, 1967.
  • La fundación del querer, Santander, 1970.
  • Versos divinos, Madrido, 1971.
  • Cementerio civil, Barcelono, 1972.
  • Carmen jubilar, Salamanca, 1975.
  • Cometa errante, Barcelono, 1985.

Eksteraj ligiloj redakti