Gerardus Mercator

flandra geografo

Gerardus MERCATOR (Rupelmundanus) (prononcu: [merKA:tor]) (nederlanda nomo: Gerard DE KREMER, germane Gerhard MERCATOR, esperante Gerardo Merkator) (naskiĝis la 5-an de marto 1512, mortis la 2-an de decembro 1594) estis Flandra kartografo, kiu jam dum sia vivo estis konsiderata kiel la 'Ptolemeo de la tiama epoko'.

Gerardus Mercator
Persona informo
Naskonomo Gerard De Kremer
Naskiĝo 5-an de marto 1512 (1512-03-05)
en Rupelmonde, Graflando Flandrio,  Sankta Romia Imperio
Morto 2-an de decembro 1594 (1594-12-02) (82-jaraĝa)
en Duisburg, Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg,  Sankta Romia Imperio
Tombo Salvator-Preĝejo
Lingvoj latinanederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando • Sankta Romia Imperio
Alma mater Malnova universitato de Loveno • City Gymnasium • Katolika universitato de Loveno
Subskribo Gerardus Mercator
Familio
Edz(in)o Barbara Schellekens • Gertrude Vierlings
Infanoj Bartholomeus‏ Mercator • Rumold Mercator • Arnold Mercator
Okupo
Okupo matematikisto • geografofilozofo • teologo • kartografoinventisto • cosmographer • universitata instruisto • instrumentofaristo • verkisto
Verkoj Merkatora projekcio
Mercator 1569 world map
Mercator map of Palestine
Angliae, Scotiae & Hiberniae nova descriptio
Mercator Europe map
Literarum latinarum, quas italicas, cursoriasque vocant, scribendarum ratio
Chronologia
Tabulae Geographicae
Mercator globe of the Earth (1541)
vdr

Lia kromnomo Rupelmundanus devenas de lia naskiĝloko Rupelmonde. Li mortis en la germana urbo Duisburg. Honore al li la universitato de Duisburg estas nomata Gerhard-Mercator-Universitato.

Merkatora monumento en la naskiĝloko Rupelmonde

Merkatora projekcio redakti

 
Merkatora projekcio de la tero

Li restas konata pro la sistemo "merkatora projekcio", per kiu li sukcesis bildigi (projekcii) la sferan surfacon de tero sur plata surfaco de mapo. Ĝi bazitas 1-e sur orta alĵeto de la sursferaj detaloj kvazaŭ sur cilindron ĉirkaŭantan ĝin, kaj 2-e por ne misformigi la kontinentojn, li pligrandigis ilin vertikaldirekte je la sama kvanto, laŭ kiu ili estas horizontale pligrandigitaj pro la orta elĵeto. Tiel ju pli la landoj estas altlatitudaj, des pli ili aperas trograndaj sur la mapo; sed tio havas la avantaĝon konservi iliajn formojn. La ĉi-apuda ekzemplo montras la ekstreman pligrandigon de Antarkto kaj Gronlando:

Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri la merkatora projekcio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti