Gerbera lingvo

sennoma projekto de aposteriora internacia planlingvo proponita de germano Franz Anton Gerber en 1790 kaj reprezentita en 1832

Gerbera lingvo estas nomo, kiun oni donis al sennoma projekto de aposteriora internacia planlingvo proponita de la germano Franz Anton Gerber en 1790 kaj reprezentita en 1832. Ĝi estas bazita sur latinidaj lingvoj.

En sia Gvidlibro pri Supera Ekzameno, Alfonz Pechan konsideras la Gerberan lingvon kiel unuan aposterioran planlingvon. Li priskribas ĝin jene:

En lia lingvo estas tri difinitaj artikoloj laŭ la tri genroj: lo, li, la, Numeraloj: en, dwoi, troi, karoj, penoi, sesoi... Frazo en tiu lingvo: Bonai virai a bonaif viraif data bonain potain e filetain tostain. (Bonaj viroj kaj bonaj virinoj donas bonajn trinkaĵojn kaj belajn tostojn.)

La libro, en kiu Gerber prezentis sian lingvoprojekton, estas havebla en ĉirkaŭ 10 bibliotekoj en Germanio kaj Svislando. Oni povas uzi ĝin surloke aŭ mendi cifrecan kopion. Ĝis nun ne aperis detalaj sciencaj publikaĵoj pri la lingvoprojekto.

Literaturo redakti

Franz Anton Gerber: Plan einer Pasigraphie oder allgemeinen Bezeichnungskunst. Auszug aus den weitläufigern Bearbeitungen von 1790-92 und 1831. Bruchsal: Bevern, 1832. 283 paĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti