Gerendás (gerendAŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Orosháza. La nomo signifas traba (la mezepoka preĝejo estis impona, havanta trabojn).

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Békéscsaba-Szeged. Csorvás estas proksime.

La unua mencio devenis el 1418. La turkoj en 1596 faris senhoma la vilaĝon. Poste la loko estis paŝtejo de Békéscsaba. En 1862 la preĝejo jam funkciis. Tie pentris ofte Mihály Munkácsy. En 1924 la loko iĝis memstara vilaĝo. Tie konstruiĝis la unua hungara betona vojo. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Vilaĝservoj estas poŝto, katolika kaj luterana preĝejoj, sportejo, kulturdomo, lernejo, kuracejo, kuracbanejo.