Gergely Bárándy
Gergely Bárándy [gergej bArAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomoBárándy Gergely Péter estas hungara advokato, altlerneja instruisto, politikisto. Lia avo estis György Bárándy, lia patro estis Péter Bárándy.
Gergely Bárándy | |
---|---|
Gergely Bárándy en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1976 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Katolika Universitato Pázmány Péter • Universitato de Pécs |
Familio | |
Patro | Péter Bárándy |
Okupo | |
Okupo | historiisto • politikisto • advokato |
Gergely Bárándy[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gergely Bárándy akiris juran diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2000. Post la diplomo li estis advokato-kandidanto en oficejo de sia patro. Post 3 jaroj li advokatiĝis, sed li instruis ankaŭ en la universitato, kie ĝis 2006 li estis asistanto, pli poste 3 studjarojn lektoro, pli poste preleganto. Li akiris sciencan gradon Ph.D en Universitato de Pécs en 2009. Pli frue en 2003 li aliĝis al Hungara Socialista Partio, inter 2006 kaj 2018 li estis parlamenta deputito. Li edziĝis en 2010, lia edzino naskis filinon, post 7 jaroj ili disiĝis.
Elektitaj libroj redakti
- Velence fénykora (1999)
- A tenger keresztes lovagjai (2004)
- Centralizált Magyarország - Megtépázott jogvédelem - A hatalommegosztás rendszerének változásairól (2010 - 2014) (2014)
- Centralizált Magyarország - Megtépázott jogvédelem II. - A hatalommegosztás rendszerének változásairól (2014-2018) (2018)
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj hungare Arkivigite je 2020-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo (legu pli malsupre)
- [2]