Gergely Sorger
Barono Gergely SORGER [gergej zorger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sorger Gergely estis hungara pastro, abato, episkopo, preposto, kanoniko. Lia familia nomo aperis ankaŭ en formo ’’Zorger’’.
Gergely Sorger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1665? | ||||
Morto | 16-an de septembro 1739 | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Transilvanio | |||||
Dum | 1729- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gergely Sorger [1] naskiĝis en 1665? en Hungara reĝlando en Alsómecenzéf (nuntempa Medzev en Slovakio). Li mortis la 16-an de septembro 1739 en Transilvanio en Gyulafehérvár (nuntempa Alba Iulia en Rumanio.
Biografio redakti
Gergely Sorger lernis teologion en Vieno. Hejmenveninta li komencis sian eklezian karieron en kirko de Jászdózsa en 1704, poste en proksimaj kirkoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1711 en Eger
- preposto en 1713
- abato en 1715
- titulara episkopo en 1719
- vicepiskopo en Eger en 1727
- episkopo de Transilvanio en 1729, samtempe barono.
En sia naskiĝvilaĝo li konstruis kirkon. Li estas entombigita en Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia).