Gerlinci, hungare Görhegy, germane Jörgelsdorf estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en Občina Cankova. La historia hungara loknomo estis Görlinc(z).

Gerlinci
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 311  (2020) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 46′ N, 16° 0′ O (mapo)46.76536916.003953Koordinatoj: 46° 46′ N, 16° 0′ O (mapo) [+]
Alto 342,5 m [+]
Areo 5,7 km² ( 570 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gerlinci (Slovenio)
Gerlinci (Slovenio)
DEC
Gerlinci
Gerlinci
Situo de Gerlinci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gerlinci [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo al Klöch.

Historio redakti

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat (ankaŭ tiam ĉe la aŭstra limo), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.