German-sudokcidentafrika marko

La Ora Marko (germane Goldmark, origine la valuto de la Germana Regno) estis la valuto de Germana Sudokcidenta Afriko, kolonio de la Germana Regno kovranta la teritorion de la nuna Namibio, inter la jaroj 1884 kaj 1915. Ĝis 1914, moneroj de la eŭropa Ora Marko cirkulis. Tagojn post la komenciĝo de la Unua Mondmilito, eldono de monbiletoj kun la titolo Deutsch-Südwestafrikanische Mark (do german-sudokcidentafrika marko) estis oficialigita en valoro de 5, 10, 20, 50 kaj 100 Markoj. Kvankam la okupo de la kolonio en 1915 fare de Sud-Afriko kun forte helpo de la brita armeo oficiale anstataŭigis la markon per la sudafrika pundo, la Komerca Ĉambro de Windhoek ankaŭ inter la jaroj 1916 kaj 1918 ankoraŭ eldonis Gutscheine (monbiletoj nomataj "kuponoj") kun la germanlingvaj valutaj nomoj Pfennig (pfenigo) kaj Mark (marko).

iama Germana Sudokcidenta Afriko

Referenco redakti

  • Pick, Albert (1994). Standard Catalog of World Paper Money: General Issues (angle). Colin R. Bruce II kaj Neil Shafer (eld.), 7-a eldono. Krause Publications. ISBN 0-87341-207-9.