Germana Federacia Banko

centra banko de la Federacia Respubliko de Germanio

La Germana Federacia Banko - germane Deutsche Bundesbank - estas la centra banko de la Federacia Respubliko de Germanio. Ĝi havas sian sidejon en Frankfurto ĉe Majno kaj membras en la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. La vortero "federacia" aludas al la fakto ke la banko estas tutŝtata kaj rilatas al la ŝtata federacio, kiu unuigas la 16 germanajn federaciajn landojn.

Germana Federacia Banko
Oficiala nomo Deutsche Bundesbank (germane)
vidata de la turdomo Maintower
vidata de la turdomo Maintower
vidata de la turdomo Maintower
centra banko • Oberste Bundesbehörde
Sidejo Frankfurto ĉe Majno, Germanio
Fondiĝo 26-an de julio 1957
Prezidanto Joachim Nagel (ekde 1-a de januaro 2022)
Centra banko de  Germanio
Valuto

germana marko (ĝis 1998), eŭro (ekde 1999)

ISO 4217 DEM (ĝis 1998), EUR (ekde 1999)
Presejo(j) Bundesdruckerei (federacia presejo) kaj firmao Giesecke & Devrient
Preseja(j) retejo(j) bundesdruckerei.de kaj Giesecke & Devrient
Retejo

www.bundesbank.de

Antaŭa(j) institucio(j)

Bank deutscher Länder (banko de germanaj (federaciaj) landoj)

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr

Historio redakti

La historio de la Germana Federacia Banko tre ligiĝas al la valuta kaj ekonomia historio de la okcidenta parto de Germanio post la Dua Mondmilito. Ekonomie klaris, ke post la milito necesus valuta reformo, por anstataŭigi la antaŭan valuton Reichsmark. En la tri okcidentaj okupaciaj zonoj de Germanio inkluzive de la tri okcidentaj okupaciaj zonoj de la urbo Berlino la 21-an de junio 1948 ekfunkciis la nova valuto Deutsche Mark, do germana marko. Prepare al tio la okupaciaj potencoj Britio, Francio kaj Usono en siaj zonoj de Germanio starigis novan, duŝtupan sistemon de centraj bankoj, kiu en sia federacia strukturo kreiĝis videble laŭ modelo de la Federal Reserve System de Usono. La sistemo konsistis el la jure memstaraj landaj centraj bankoj, kaj de la tutŝtata, la 1-an de marto 1948 en Frankfurto ĉe Majno fondita, Bank deutscher Länder (banko de germanaj (federaciaj) landoj. La landaj centraj bankoj plenumis sian funkcion en siaj koncernaj teritorioj, dum la tutŝtata "banko de germanaj landoj" respondecis pri produktado kaj cirkuligo de la monbiletoj kaj moneroj de la valuto germana marko, pri la kunordigo de la banka politiko kaj pri certaj pliaj centraj taskoj - interalie pri la havigo de deponaĵoj en aliaj valutoj. Supera organo de la duŝtupa sistemo de centraj bankoj estis "centra banka konsilio", kiu konsistis el la prezidanto de la banko de germanaj landoj, el la prezidantoj de la landaj centraj bankoj kaj el la prezidanto de la direktoraro de la banko de germanaj landoj. Post la malbonaj spertoj kun centra banko dependa de ordonoj de nacia registaro, la nova federacia banka sistemo dekomence estis politike alternativa, sendependa de germanaj politikaj instancoj, ankaŭ de la registaro de FRG funkcianta ekde septembro 1949. Ekde la jaro 1951 ĝi ankaŭ estis sendependa de la okupantaj Aliancanoj.

La 24-an de majo 1949 ekvalidis la nova konstitucio ("Grundgesetz", do 'baza leĝo') de FRG, kiu antaŭvidis ankaŭ novan centran bankon surbaze de la demokratia ŝtato, anstataŭ surbaze de okupacia starigo. La registaro de FRG tamen nur en 1957 starigis tian novan centran bankon, kiu ricevis la nomon "Deutsche Bundesbank", kaj la ĝisnunaj landaj centraj bankoj iĝis filioj de tiu nova centra banko. La direktoraro de la nova centra banko en Frankfurto ĉe Majno konsistis el la prezidanto kaj la vicprezidantoj de la Germana Federacia Banko, kaj el ĝis ses pliaj membroj. Tiu direktoraro gvidis kaj administris la bankon, respondecis pri komercaj agoj inter la banko kaj la ŝtata registaro, inter la banko kaj tutŝtate agangaj komercaj bankoj, pri diversvaluta komercado kaj pri la plia banka komercado. Plia centra organo estis la centra banka konsilio, kiu difinis la principan valutan kaj kreditan politikon de la banko kaj la gvidliniojn pri la banka administrado. Krom la direktoroj al ĝi apartenis ankaŭ la prezidantoj de al landaj centraj bankoj.

Per la "ŝtata traktato pri kreo de valuta, ekonomia kaj socia unio inter la Federacia Respubliko de Germanio (FRG) kaj la Germana Demokrata Respubliko (GDR)" de la 1-a de julio 1990, la germana marko iĝis sola valuto en ambaŭ germanaj ŝtatoj kaj transprenis ankaŭ la funkcion de la antaŭa marko de GDR. La Germana Federacia Banko iĝis respondeca ankaŭ pri la valuta politiko en la teritorio de GDR, la "novaj federaciaj landoj". Instaliĝis provizora administrejo de la centra banko en Berlino, kiu funkciis de majo 1990 ĝis oktobro 1992. Dum el la antaŭe 11 federaciaj landoj de FRG iĝis 16 (tre malsamgrandaj), el la antaŭe 11 landaj centraj bankoj iĝis nur 9, havantaj simile grandajn teritoriojn.

La centra banko post la traktato de Mastriĥto (1993) redakti

Per la traktato de Mastriĥto oficiala ekde la 1-a de novembro 1993, la nacia respondeco pri valuta politiko transdoniĝis al la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB), konsistanta el la Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la naciaj centraj bankoj de la EU-membroŝtatoj. La nacia leĝo pri la Germana Federacia Banko lastfoje reformiĝis en aprilo 2002, kaj donis al la centra banko sian nunan strukturon.

Prezidantoj de la Germana Federacia Banko redakti

(kun antaŭaj institucioj ekde la jaro 1948)

  • 1948–1957: Karl Bernard, prezidanto de la centra banka konsilio de la banko de germanaj landoj
  • 1948–1957: Wilhelm Vocke, prezidanto de la direktoraro de la banko de germanaj landoj, ekde aŭgusto 1957 prezidanto de la Germana Federacia Banko
  • 1958–1969: Karl Blessing
  • 1969–1977: Karl Klasen
  • 1977–1979: Otmar Emminger
  • 1980–1991: Karl Otto Pöhl
  • 1991–1993: Helmut Schlesinger
  • 1993–1999: Hans Tietmeyer
  • 1999–2004: Ernst Welteke
  • 2004: Jürgen Stark, intertempe
  • 2004–2011: Axel Weber
  • 2011-2021: Jens Weidmann

La aktuala prezidanto ekde 1-a de januaro 2022 estas la bankisto Joachim Nagel.

Vicprezidantoj de la Germana Federacia Banko redakti

  • 1958–1969: Heinrich Troeger
  • 1970–1977: Otmar Emminger
  • 1977–1979: Karl Otto Pöhl
  • 1980–1991: Helmut Schlesinger
  • 1991–1993: Hans Tietmeyer
  • 1993–1998: Johann Wilhelm Gaddum
  • 1999–2006: Jürgen Stark
  • 2006–2011: Franz-Christoph Zeitler
  • 2011-2014: Sabine Lautenschläger-Peiter
  • 2014–2023: Claudia Maria Buch

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti